Mogola Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mongol-Hinda imperio)
Mogola imperio
Plena origina nomo:
سلطنت مغولی هند
 Delhia Sultanlando 15261857 Brita Hindio 

historia lando • imperioŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
150 000 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Delhia Sultanlando Delhia Sultanlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Brita Hindio Brita Hindio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ne konfuzenda kun Mongola Imperio !

Mogola ekspansio en Barato

Mogola imperio (perse: حکومت مغلیاں, angle: Mughal Empire) estis imperio sub islama dinastio en la hinda subkontinento (nuna Barato) kiu ekzistis inter 1526 kaj 1858, fondita de Zahir-ud-din Mohammad Babur. La regantoj de tiu imperio, kiuj portis la titolon de Granda Mogolo aŭ Mogulo, devenis de la turka reganto Timur Lenk. Ĉi tiu dinastio finiĝis kiam la lastaj restaĵoj de la imperio estis konkeritaj de britaj trupoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Mogolo" venas el la originala regiono de la Timuridoj, kiu estas centra-aziaj stepoj antaŭe konkeritaj de Ĝingis-Ĥano kaj poste konata kiel "Mogolistano" ("lando de la mogoloj"). Eĉ se la unuaj mogoloj parolis la ĉagatajan lingvon kaj havis turk-mongolajn kutimojn, ili kutimiĝis al la persa kulturo kaj uzis kiel skriblingvo la persan lingvon. Tiel persa literaturo kaj kulturo eniris tiun teritorion. Laŭ kelkaj esploristoj, la esprimo "Mogolo" (aŭ Mughal) reiras al la persa, hinda kaj araba nomo por la mongoloj, emfazante la mongolan originon de la timurida dinastio[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La mogola imperio estis fondita de Zahirudin Babur Babur en 1526, kiam venkis Ibrahim Lodi, la lasta sultano de Delhi, ĉe Batalo de Panipat. Ĝi estis konkerita ĉefe de Ŝer Ŝah dum tempo de Humajun. Akbar ĝin kreskigis rimarkinde, kaj ĝi kreskis ĝis la fino de regado de Aurangzeb. Post la morto de Aurangzeb en 1707, la imperio komencis malpotenciĝadi, kvankam ĝi tenis la ŝajnon de potenco dum pluaj 150 jaroj. En 1739, ĝi estis venkita de persa armeo estrata de Nadir Shah. En 1756, armeo de Ahmad Shah rabis urbon Delhi denove. La fina malvenko estis de Brita imperio en 1857.

Templinio[redakti | redakti fonton]

Lingvo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento, kiam la britoj transprenis kolonian kontrolon super la hinda kontinento pere de la Brita Orienthinda Kompanio, la persa lingvo estis la kortega, ŝtata lingvo[3], ĝia povokodo kaj la lingvofrankao (lingua franca) dum pli ol tri jarcentoj[4]. La celo de la britoj estis anstataŭigi la persan lingvon kun la angla kiel la ŝtatlingvo kun prestiĝo.

La gepatra lingvo de la reprezentantoj de la dinastio Babur, denaskulo de la urbo Andiĝono, skribis en siaj memuaroj: “La loĝantoj de Andiĝono estas ĉiuj turkoj; Ne estas homo en la urbo aŭ en la bazaro, kiu ne parolas tjurklingve". Krome, la angla orientalisto E. Denisson Ross skribis ke 'La memuaroj de Babur estis verkitaj en tiu varianto de la turka, apartenante al la tjurka lingvaro, kaj kiu estis la denaska lingvo de Babur".

Ŝtata ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Mogoloj uzis la 'mansab-a' sistemo. 'Mansabdar' (Mansab-anoj) estis delegitoj de la imperiestro kiu devis prizorgi la lokalajn enspezojn. Ili ankaŭ devis garantii haveblecon de sufice da soldatoj. La kvanto de soldatoj dependis de la grandeco de la koncedita grundo. La 'mansab' estis perdebla per rekta decido de la imperiestro kaj ne venis el heredaj rajtoj, tiel la imperiestro havis grandan povon.

Religio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La religio de la Mogola Imperio estis islamo kaj islamo inspiris la politikan sistemon pli malpli forte laû la epokoj. Babur, la imperia fondisto, pli insistis pri la turka heredaĵo ol pli religio. Dum la Akbar-a regado, la ĝizia imposto (la tradicia islama imposto pagita de la ne islamanoj) estis forlasita. Dum la sama epoko, la luna islama kalendaro estas anstaŭigita per sola kalendaro, kiu plu taŭgas por agrikulturo. Aliflanke, ankaŭ estis pli rigoraj imperiestroj, kiel Aŭrangzebo, strikta islamano kiu restarigis la ĝizia imposto.

La influo de la Hindua juro malkrekigis sed tute ne malaperis. La imperia sistemo permesis al la hinduanoj konservi kaj konformiĝi al la Hindua juro. Sametempe, la juro apartigis laŭ la regionoj, laŭ la kutima islama sistemo, la minoritatoj povis konservi iliajn jurajn sistemojn, tiom longe kiom ili la ĝizia-n pagas kaj ne Prozelitas. La minoritatanoj ankaŭ estis liberigita el la milita servo.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

La Bengala Subaho estis subdividaĵo de la Mogola Imperio enhavanta teritoriojn kiuj nun estas en moderna Bangladeŝo kaj la barataj ŝtatoj Okcidenta Bengalo kaj Odiŝo inter la 16a kaj la 18a jarcentoj. Tiu ŝtato estis establita post la dissolvo de la Bengala Sultanlando, kiam la regiono estis absorbita en unu el la plej grandaj imperioj en la mondo. La Mogoloj ludis gravan rolon en la disvolvigo de la modernaj Bengalaj kulturo kaj socio.

Honoraj Mogoloj[redakti | redakti fonton]

La sesaj unuaj imperiestroj estas konsiderataj kiel la "Honoraj Mogoloj" el la dinastio:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Mogulriket en la sveda vikipedio, listo de kontribuintoj.

  1. "La uzo de Mughal, venanta de la araba kaj persa korupto de Mongolo, kaj emfazanta la mongolajn originojn de la Timurid-dinastio" . Prenite la 30-an de oktobro 2018 . Arkivita la 30-an de oktobro 2018 .
  2. Noto: Nawab estas mogola titolo
  3. (en) Ingrid Piller, How to end native speaker privilege - Persian, India’s power code, Language on the Move, la 31-an de majo 2018.
  4. (en) Fisher, M. H. (2012). Teaching Persian as an Imperial Language in India and in England during the Late 18th and Early 19th Centuries. En: B. Spooner & W. L. Hanaway (Eds.), Literacy in the Persianate world : writing and the social order (pp. 328-358). Philadelphia: University of Pennsylvania Press. Massey, R., & Massey, J. (1968). Lutfullah in London, 1844. History Today, 18(7), 473-479.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]