Piĵamo
Piĵamo estas noktovestaĵo, do vesto por porti dum dormado. Ĝi estas uzata de homoj kiuj ne ŝatas dormi en nur subvestoj aŭ nudaj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Moderma piĵamo originas en Brita Hindio, de kie ĝin disvastigis Britoj dum koloniigo. Antaŭe estis en Eŭropo uzataj precipe noktoĉemizoj.
Piĵama festo aŭ dormfesto estas festo kie la gastoj estas invititaj tranokti ĉe la domo de la festa organizanto. Piĵamofestoj estas plejparte okazigitaj por knabinoj aŭ adoleskulinoj.
Specoj[redakti | redakti fonton]
Ĝi ofte konsistas el du pecoj (ĉemizo / T-ĉemizo kaj pantalono) aŭ el unu peco (unupeca piĵamo).
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Unupeca piĵamo por infano
Fermebla truo ĉe unupeca piĵamo ebliganta fekadon sen demeto de plena piĵamo
Infano portanta vindotukon sub dupeca piĵamo