Diskuto:Pitkarna Insularo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pitkarna insularo)

Bertilo!

Kion, ho, vi faris?

Alidirektinte la artikolon Pitcairn al Pitkarna insulo, vi detruis la ĝistiaman belan distingon inter la kolonion Pitcairn kaj ties ĉefa insulo, Pitkarno... Ĉu mi povas proponi, ke vi ŝanĝu la artikolon al "Pitkarna insularo" kaj eventuale kreu novan artikoleton "Pitkarno"/"Pitcairn"/"Pitkarna insulo"?

--Bab


Tikla afero. Efektive la koncerna loko oficiale nomiĝas "Pitcairn Island", neniel "Pitcairn Islands". Tion ni devas fidele sekvi, ĉu ne? La aliaj insuloj (neloĝataj) estis aneksitaj en 1902, sed la tuton oni tamen nomas "Pitcairn Island". Ne estas nia tasko plibonigi la oficialajn nomojn, sed nur doni Esperantajn versiojn de ili.

Iom paradokse ŝajnas, ke la efektivan insulon Pitkarnan oni nomas simple nur "Pitcairn", dum la tuta Brita dependaĵo oficiale nomiĝas "Pitcairn Island". Maksimume fidela Esperantigo donus "Pitkarna Insulo" por la dependaĵo (inkluzivante la neloĝatajn insulojn), kaj "Pitkarno" por la efektiva insulo "Pitcairn". Iom konsterne.

Mi ne tuj trovas, kie plej bone elturniĝi ĉi-okaze en la nomado de Vikipediaj artikoloj...

Bertilo WENNERGREN


Laŭ mi la loĝantaro nun estas malpli ol 50 personoj. Kvankam la oficiala lingvo eble estas la angla la insulanoj parolas la pitkarnan (miksaĵo el la angla kaj tahitia lingvoj)

Verdulo 18:23, 21. Maj 2005 (UTC)


Pri la oficiala, anglalingva nomo de la insularo tamen pravas Bab kaj ne Bertilo - vidu la anglalingvan kaj ĉiujn alilingvajn vikipediajn artikolojn pri la insularo, aŭ jen la anglalingvan retejon de la registaro de la Pitkarna Insularo. Ŝanĝo al artikola nomo "Pitkarna Insularo" do estas daŭre necesa kaj senca.

ThomasPusch 20:19, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Informkesto lando[redakti fonton]

Kiel vidite de vikidatuma parametro P31, Pitkarna Insularo ne estas lando, nek ŝtato, kaj malgraŭ ke ĝi ja havas landkodon PN laŭ ISO 3166-1. Do informkesto lando ne taŭgas.


Pitkarna insularo
Pitkarno
Pitcairn Islands

Flago de Pitkarna Insularo

Blazono de Pitkarna Insularo

Flago de Pitkarna Insularo Blazono de Pitkarna Insularo
Nacia himno: Come ye Blessed
Bazaj informoj
Ĉefurbo Adamstaŭno
Oficiala(j) lingvo(j) angla, pitkarna
Plej ofta(j) religio(j) Adventismo de la Sepa Tago
Areo 47 km²
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Horzono -08
Landokodo PN
Telefona kodo +64
Politiko
Politika sistemo britia transmara teritorio
Ŝtatestro Karlo la 3-a (Reĝo de Britio)
Ekonomio
Valuto Novzelanda dolaro (NZD)

AkvejoPacifiko

vdr
Sj1mor (diskuto) 20:15, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]