Novzelanda dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-Zelanda dolaro
valutodolaro
Ŝtato:  Nov-Zelando kaj ankaŭ en Chatham-insularo, Kukinsuloj, Niuo, Pitkarna Insulo, Tokelao
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: NZD
Mallongigo: NZ$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1,26283 NZD

1 eŭro = 1,79752 NZD (la 4-an de novembro 2010)

vdr

La novzelanda dolaro - angle New Zealand dollar, maorie Tāra o Aotearoa - estas la nacia valuto de Nov-Zelando. Ĝi cirkulas ankaŭ en la Kukinsuloj (kie ankaŭ oficialas la "kukinsula dolaro"), en Niuo, Tokelao kaj la Pitkarna Insulo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas NZD.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


monbileto de 20 novzelandaj dolaroj kun bildigo de novzelanda respektive maoria falko