Diskuto:Playmobil

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankoraŭ ne elparolebla vorto[redakti fonton]

Mi ne scias kiel oni devas prononci tiun vorton: la i-greka litero ne alpartenas al Esperanta alfabeto, do oni ne scias kia devus esti ĝia sono. Retornaire (diskuto) 21:34, 10 Jun. 2013 (UTC)

La ipsilono ("i-greka") venas de la angla to play [ludi] kaj tiel prononciĝas "plej" -> "Pléjmobil". --Brilanto (diskuto) 02:27, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

La demando estas tute saĝa, sed la Y ne estas la ĉefa problemo: la demando povas esti kiu silabo plej forte akcentiĝas, kaj ekzemple, ĉu la tuto ĉiam prononcatas kiel angla vorto, do ekzemple per angla "L" anstataŭ esperanta/germana/itala. La respondo estas: germana prononco [PLEJmo:bi:l] kun akcento je unua silabo (kiel uzanto Brilanto volis indiki per la akcento sur é en "Pléjmobil"), sed krom la AY=ej prononcata kiel tute normala esperanta aŭ itala vorto, neniu signo de angla fonologio. Angla prononco [plejmoŭBI:L] aŭ per IFA-sistemo [pleɪmoʊˈbiːl] kontraste per akcento sur lasta silabo,[1] kun angla fonologio kompreneble, do kun diftongo oŭ kaj kun angla "l" (sed ne plene angle kiel "mobile" kio sonus kiel [MOŬbajl]). Mi aldonis la du prononcajn variaĵojn al la teksto. Ĉu estas pliaj prononcaj variaĵoj laŭ diversaj naciaj lingvoj, mi ne sukcesis malkovri... ThomasPusch (diskuto) 00:20, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

  1. Dennis Hevesi en februaro 2009 en New York Times: "... pronounced playmoBEEL ..."