Diskuto:Provinco Lecce

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la nuna stato el la nun 96 provincaj komunumoj jam 49 paĝoj, do iom pli ol duono (la unua duono de Alessano ĝis Monteroni di Lecce, 47, plus Presicce-Acquarica kaj San Cassiano), esperantlingve ricevis tute aktualajn nombrojn de loĝantoj de 2023, anstataŭ la notitaj nombroj de la lasta jardeko - kaj per dua paŝo ankaŭ la esperantlingvaj nombroj metiĝis en vikidatumojn, tial ke ĉiuj lingvoversioj povas profiti de la esperantlingvaj nombroj. La angla vikipedio ne faras tion, ĝenerale laŭ mia impreso la anglalingvaj uzantoj ne multe zorgas pri vikidatumoj kaj alilingvaj versioj de vikipedio, kaj rezulte havas ĉie en siaj paĝoj pri la provincaj komunumoj tute malaktualajn nombrojn de 2008. Eĉ la angla vikipedio, kiu havas amasegon da artikolo kaj amasegon da volontuloj, ne povas permesi al si neglekti la kunlaboron kun la alilingvaj vikipedioj en vikidatumaro - des malpli ni eta volontula komunumo povas kaj volas neglekti la kunlaboron: kaj fakte ni neniel nur profitas, sed ankaŭ signife investas en la sciaron de vikidatumaro. ThomasPusch (diskuto) 01:13, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Aliflanke ni mem nur je 2/3 levis la koncernajn tekstojn al nivelo de artikolaj ĝermoj: ĉiuj ĝis Racale estas prilaboritaj kaj iuj unuopaj paĝoj en la alfabeto post "Ra". Sed tio povas esti finita en semajnfina tago, morgaŭ. ThomasPusch (diskuto) 01:17, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PPS: La plano sukcesis. Nun ĉiuj paĝoj estas levitaj al nivelo de artikolaj ĝermoj, kaj nur 12 inter Montesano Salentino kaj Poggiardo ankoraŭ estas sen aktualaj nombro de 2023. ThomasPusch (diskuto) 17:37, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu Provinco Leĉo? (laŭ iuj mencioj kaj jam ekzistas alidirektilon, sed mi ne havas fonton aŭ aliron al eldonitaj geografiaĵoj) Sj1mor (diskuto) 07:13, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]