Diskuto:Q

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuo - Kvo[redakti fonton]

Saluton, mi skribas ĉar mi volus scii ion pri la nomo de Q. Mi trovis 2 nomojn: "Kvo" kaj "Kuo". Kvo estas la plej taŭga laŭ la esperanta fonologio (kvadrato, kvin, ktp), sed multaj uzas "kuo"-n (ankaŭ PIV, kiu ofte estas proksime la franca lingvo). Do, mi volus scii pli multe pri tio, kaj se ni devus uzi "kvo"-n aŭ "kuo"-n. --Francescost 11:04, 21. Mar 2010 (UTC)

Atendante eventualajn respondojn, mi tamen aldonas kelkajn rimarkojn kiuj venis de Carlo Minnaja responde al la sama demando. Skize:
  • En Plena vortaro (1934) nek kuo nek kvo estas menciataj
  • En ties Suplemento (1953) oni kurioze asertas la jenon: "ku": nomo de la 16a litero de la latina alfabeto; RIM.:la latinalfabeta kunaĵo de q kun la duonvokalo u estas transskribita en E-o per "kv" kaj estas nomata "kvo".
  • En la Grand dictionnaire de Gaston Waringhien (1955) oni diras: "ku/o" = q (lettre latine); "kvo"="kuo".
  • En PIV (1967) oni mencias "ku/o" kiel nomon de litero, kaj lasas "kv" nur kiel esperantecan skribadon de la latina "qu".
  • En NPIV, aperas nur "ku/o".
Surbaze de tiuj ĉi rimarkoj, la laborgrupo de Itala Esperanto-Federacio kiu prizorgas ĝisdatigon kaj aktualigon de la vortaro itala-Esperanto de Minnaja (nun havebla per la programo hVortaro) decidis anstataŭigi la antaŭan tradukon "kvo" per "kuo".
Amike, --WinstonSmith 14:07, 22. Mar 2010 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? Mi povus maksimume imagi dubojn pri la interkrampa frazo "(Notu: Kelkaj sciencistoj negas ajnan konekton inter Q kaj Fi.)"... ThomasPusch (diskuto) 02:38, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]