Diskuto:Richard Gere

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝusta infokesto[redakti fonton]

@Moldur: Kial la infokesto {{informkesto verkisto}} anstataŭ la (eble) pli ĝusta {{informkesto aktoro}}? Lia eminenteco ja estas pro aktorado laŭ mia scio... JabieroKubo (diskuto) 09:49, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Tute prave. Jes, finfine li ricevu {{informkesto aktoro}}. Mi nur portempe metis lin en {{informkesto verkisto}}.
La kialo estas ke {{informkesto verkisto}} nun jam tre bone funkcias sen ajnaj parametroj, ĉar ĝi prenas multegajn informojn el Vikidatumoj. Sed {{informkesto aktoro}} nun (ankoraŭ) ne faras tion. {{informkesto aktoro}} sen parametroj estas (nun) ne tre utila, kaj mi ne havis tempon por aldoni la parametrojn.
Vi estas bonvena plibonigi la artikolon, eble uzante {{informkesto aktoro}} se vi volas.
Amike, Moldur (diskuto) 10:05, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Sen devi ion fari, nun ankaŭ la {{informkesto aktoro}} prenas multegajn informojn el vikidatumoj. Problemo solvita. Sed mi havas alian demandon: De kie venas la informo, ke li havus germanan duonfraton Henry Januszewski??? Se aserti tion, pri kiu la angla, germana, franca kaj hispana tekstoj kaj ankaŭ eksteraj biografietoj kiel tiu ĉi nenion skribas, bonus ia ekstera referenco, kaj eble ankaŭ iom da informoj pri la gepatroj, ĉar per unu de la gepatroj ja devus ekzisti la parenca ligo. ThomasPusch (diskuto) 23:24, 26 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]