Diskuto:Romantikismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Nekuracebla misestosento" Kion signifas tio? Ĉu ekzistas vikipedio alialingva kiu klarigas tion (aŭ alia fonto)? --aldonis, sen subskribo, Montanesko 14:08, 24 feb. 2012 (UTC)

Aspektas kvazaŭ iu mallerte vortumita psikiatria priskribo de suferanta paciento - eble io kiel distimio? Sed eĉ tiam, psikiatro ne nomus tiun malsanon "nekuracebla". ThomasPusch (diskuto) 20:26, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Flanke menciendas ke la vortumon "nekuracebla misestosento" kaj la tutajn temojn sub subtitolo "ŝatataj temoj de romantikismo" Montanesko mem (!) en majo 2005 enigis ĉi tie. Supozeble li kopiis kaj tradukis la entute dubindan liston el alilingva vikipedio, neklare el kiu teksto. En kazo de dubo bonus entute forstreki la tutan liston "ŝatataj temoj de romantikismo". Almenaŭ nun mi povas trovi modelon por tia listo en neniu alilingva teksto. Sed klaras ke tio kio estis en vikipedio en majo 2005, ne plu devas esti tie fine de 2023. Montanesko indikas ke krom Esperanton li regas la germanan, mezbone la anglan kaj komprenas la hispanan. Do mi kontrolis tiujn tri paĝojn en en ilia konsisto de majo 2005. Sed neniu trafo. Dume tre pli fortiĝas miaj duboj pri la tuta listo "ŝatataj temoj de romantikismo", kaj intertempe mi konvinkiĝas ke bonus senspure forigi ĝin.ThomasPusch (diskuto) 20:55, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj aparte de tio ankoraŭ diskuto pri la eksa alidirektilo "romantiko", kiu ne estas esperanta vorto[redakti fonton]

Vorto Romantiko tute ne ekzistas en Esperanto. Ekzistas vortradiko romantikismo, adjektiva formo romantikisma, kiu pro nezorgo ŝlifiĝis al formo "romantika", sed tiuj du vortoj neniel signifas ke el ili eblas konjekti ekziston de vorto "romantiko", kiun "nur hazarde PIV kaj la aliaj Esperanto-vortaro forgesis mencii, sed kie estas -ismo, devas ankaŭ esti baza vorto sen -ismo". ThomasPusch (diskuto) 20:03, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@User:ThomasPusch Kontraŭ Kontraŭ: malplenigo kaj Kontraŭ Kontraŭ: ŝloso. Bv aŭ alidirektu al romantikismo, aŭ forigu la paĝon kaj poste ŝlosu. Granda kvanto da paĝoj ligas al la nun malplena paĝo. Ĉu mi ataku per roboto? Taylor 49 (diskuto) 20:07, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Same ekzistas "faŝismo" sed ne "faŝo". Bv ŝovu la paĝon Diskuto:Romantiko al Diskuto:Romantikismo. Taylor 49 (diskuto) 20:11, 22 dec. 2023 (UTC) ✔ Farite[Respondi]
Vi pravas ke nur malplenigo ne ruĝigas la vorton: ĝustigita al forigo de la alidirektilo ksj posta ŝloso. Pri vorto faŝo vi trovis bonan ekzemplon. Plu iom poste... ThomasPusch (diskuto) 22:22, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Romantiko estas forigenda. Taylor 49 (diskuto) 20:19, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi volis ankoraŭ rigardi, en kiuj kuntekstoj aperis la misa alidirektilo "romantiko" (vi vidis, ĉu ne, ke mi principe febras kaj metis min en vikipaŭzon - kvankam mi nun tamen iom estas ĉi tie, mi ne estas tiom rapida kiom kutime): Mi ĵus vidis ke estis 16 paĝoj kiuj ligis al la nun malplena vorto "romantiko", nun estas neniuj, krom tri teknikaj diskutpaĝoj, do mi konjektas ke vi jam sendigis vian roboton. Nun ankoraŭ 39 paĝoj ligas al la same malplenigita termino romantika muziko. Ĝin fakte ne necesus buĉi, tie ankaŭ tolereblus alidirektilo al "romantikisma muziko", sed mi pensas ke estas pli bone ne subteni malĝustan lingvouzon per tiaj komplezaj alidirektiloj, sed entute elsarki la miskoncepton de iuj germanlingvanoj ke romantikoZ egalus al romantikismo. Eble pli sekuras ne aŭtomate anstataŭigi la 39 uzojn, sed fari tion permane. Ĉiukaze 39 anstataŭigoj estas ne tro granda kvanto. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
La roboto jam riparis ilin. @User:ThomasPusch: Mi vidas ke vi jam forigis paĝon Romantika muziko, Por Por: forigo. Paĝo Romantika estas ankaux forigebla. Taylor 49 (diskuto) 21:59, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ekzemple pri la uzo de la kaj romantiko kaj romantikismo en arkitekturaj paĝoj, kiel Luterana preĝejo (Vác), mi principe havas fortajn dubojn. Sed tio ne estas via kulpo, vi ne kreis tiun paĝon... Mi jam kontaktis Crosstor pri tio. ThomasPusch
Sed Romantika rajtas resti kiel alidirektilo, ĉar PIV notas ĝin. Nur substantivon "romantiko" PIV kaj aliaj vortaroj ne konas, tial estas misgvide se Vikipedio reklamas la vorton. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]