Diskuto:Schuhplattler

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi unue aldonas artikoleton pri la eksa abatejo kaj nuna kastelo Tegernsee, por forpreni ruĝan ligilon, kaj due transformas la du ruĝajn ligilojn pri la infanaj dancgrupoj Oberbairing Kinder kaj Junge Wimberger en Supra Aŭstrio al simplaj nomoj sen ligiloj: Ili en neniu vikipedia branĉo havas artikolon, nur menciiĝas en la angla teksto pri la temo sen interna ligilo, en la germanlingva teksto aux tiu de la bavara dialekto estas neniu mencio, kaj ne kompreneblus kial la esperantlingva vikipedio devus krei du apartajn artikolojn kiuj en la lingvoj de la kultura regiono, la altgermana kaj la bavara dialekto, eĉ ne estas menciataj sen interna ligilo en iu ajn frazo. Aliflanke mi aldonas eksteran referencon pri la du grupoj, por iom pli solidigi la tekston (la referenco ĝis nun ne estas en la angla teksto, el kiu evidente tradukiĝis la frazo pri la du infanaj grupoj al Esperanto). ThomasPusch (diskuto) 09:40, 2 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĝis nun estis ruĝaj ligiloj pri la antaŭaj dancoj Minuet, Quadrille kaj Française, kvankam tute ekzistas esperantlingvaj artikoloj pri la dancoj je la titoloj Menueto, Kvadrilo kaj Francezo. Aparte la nacilingva nomigo Minuet estas dubinda, ĉar ĝi simple estas la angla nomo de la danco, kiu tamen ne historie ligiĝas al Anglio, sed naskiĝis en Francio ... do se entute nacilingva nomo la franca nomo Menuet kun alia unua vokalo pli taŭgus. Sed ĉar la dancoj havas esperantlingvajn nomojn kaj artikolojn, plej simplas uzi tiujn nomojn kaj ne disputi ĉu necesas mencii krom la francaj ankaŭ la germanajn kaj italajn nomojn, kaj kiuj pliaj nacilingvaj formoj tiom proksime rilatas al la disvastiĝo de la dancoj ke ili ankaŭ devus esti menciataj en la frazo. Se en esperantlingva artikola frazo menciatas simpla vorto kiel ekzemple "arbo", oni ankaŭ ne mencias tradukojn de la vorto al centoj da naciaj lingvoj aŭ al "tiuj naciaj lingvoj kiuj kulture plej proksime rilatas al arboj", sed simple skribas "arbo". ThomasPusch (diskuto) 10:28, 2 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingva nivelo de la Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Vidu diskuton ĉe: Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Lingva nivelo de la Artikolo de la semajno

Polurado[redakti fonton]

Saluton! Kiam la artikolo ankoraŭ estis elektota kiel leginda, mi, kiel mi nur povis, poluris ĝin... sed ankoraŭ restas malklaraĵoj, kiujn mi nun provis, sed ne sukcesis forigi. Mi ne regas la anglan (sufiĉe) por kompari la artikolojn... mi povus senpere poluri la artikolon, sed mi timas fuŝi la enhavon. Mi do devas rekoni mian nepovecon helpi plu... Mi almenaŭ fingromontros iujn aferojn, por ke aliaj personoj, pli kapablaj, povu agi. =) Vikiano (diskuto) 16:57, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]


  1. La tuta sekcio Kostumo meritas atenton. Ĝi estas preskaŭ tute nekomprenebla.

Nekompreneblaj partoj: En la dua duono de la 19-a jarcento, ĉar la Schuhplattler kaj Lederhosen iĝis modaj inter la nobelaro, diandloj evoluis en ŝikan veston farita el silko aŭ sateno por la riĉega. Ilia populareco pliiĝis kaj falis tra la jaroj, sed kiel Lederhosen, la diandlo lastatempe havis ion de revigliĝo en Germanio kaj Aŭstrio[11].


Mi reverkus jene: En la dua duono de la 19a jarcento, kiam Schuplattler kaj Lederhosen fariĝis modaj inter nobeluloj, riĉuloj komencis produkti diandlojn el silko aŭ sateno. Ilia popuraleco (ĉu de la tri vestoj?) variis tra la jaroj, sed kiel Lederhosen, tiel ankaŭ la uzado de diandloj en Germanio kaj Aŭstrio revigliĝis lastatempe [mankas fonto].


(Alia parto)
Pli da komunpaŝtejo estas mallongaj Lederhosen, intervalo de kiuj de la ĝisgenua versio estas preferita fare de tradiciistaj grupoj kaj Munkena Oktobrofest-vizitantoj al la multe pli mallonga diverseco eluzita en Sudtirolo. Dum eŭropaj skoltoj ĉiam eluzis Lederhosen sen rimenoj, kostumo- kaj dancogrupoj uzas aŭ normaj malvastigas H-drinkejajn rimenojn aŭ la pli larĝan, tre broditan, luksroban variaĵon. Ŝtrumpetoj estas ĝisgenuaj en plengriza, verda aŭ blanka. Loferl-stilaj ŝtrumpetoj estas maleollongaj kaj havas apartan grupon kiu iras ĉirkaŭ la bovido[10].


  1. 2 Ankaŭ Schuhplattler hodiaŭ

Ĉi tiu sekcio pli evidente (almenaŭ al mi) malkaŝas maŝinan tradukon... la frazoj estas laŭvorte tradukitaj.
Ekzemple: Tradiciisto Trachtenvereine ĉirkaŭ la mondo daŭre elfaras la Schuhplattler kiel partnerdanco, kie la virinoj turniĝas trans la scenejon en siaj diandloj, ofertante koloron kaj gracian movadon al kontraŭpezo la saltado kaj frapado de la platlerists. (vere nekomprenebla)


  1. 3 Referencoj

Estus tre grave traduki la referencojn...

Vikiano tre pravas kritiki fuŝan maŝinan tradukadon el la angla teksto, kaj akcenti ke gravas traduki la referencojn al Esperanto. Ekzemple la nekomprenebla frazo "Pli da komunpaŝtejo estas mallongaj Lederhosen" en la angla estas simple "More common are short lederhosen", do Pli kutimas mallongaj ledopantalonoj ... nenio pri "paŝtejo". Kaj la traduko "Loferl-stilaj ŝtrumpetoj estas maleollongaj kaj havas apartan grupon kiu iras ĉirkaŭ la bovido" vere plorigas. La angla vorto "calf" havas la signifon kruro en anatomio kaj bovido en zoologio - sed la maŝino malsukcese divenis ke ĉi tie devus temi pri zoologio ... kaj "band" povas esti kaj muzikgrupo kaj rimeno: la ŝtrumpoj "have a separate band that goes around the calf", do havas apartan rimenon kiu volviĝas ĉirkaŭ la kruro. Sed vere necesas persone "retraduki" la maŝinan "tradukaĵon", kiu parte estas tute ridinda. Vere tro rapida kaj tro senatenta traduko... ThomasPusch (diskuto) 22:33, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]