Diandlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Virino portanta diandlon
Virinoj portantaj diandlojn
Malsamaj kolorvarioj povas dependi de la origino de la virino portanta diandlon

Diandlo, DirndloDirndl (germane Dirndl, bavare Diandl) estas speco de tradicia robo portata en Germanio, aparte en Bavario, Aŭstrio kaj Sudtirolo, surbaze de la tradicia vestaĵo de Alpaj kamparanoj. Robo, kiu estas loze bazita sur la diandlo estas konata kiel Landhausmode ("land-inspira modo").

Diandlojupo ĝenerale signifas malpezan cirkle tonditan robon, kolektitan ĉe la talio, kaj kiu kovras ĝis la genuoj[1][2].

Diandlo kaj tipa kostumo[redakti | redakti fonton]

Gravas distingi inter diandlo kaj tipa regiona robo. Regionaj kostumoj havas karakterizaĵojn de kio oni povas distingi el kiu regiono ĝi venas kaj en kelkaj kazoj eĉ la socian pozicion de la persono kiu uzas ĝin. Diandlo hodiaŭ havas regionajn karakterizojn, sed estas evidente influita de la bavaraj kostumoj. Sekve, eĉ ekzistas diferenco inter tipa diandlo (vestita kun antaŭtuko kaj, kutime, tradiciaj broditaj ŝtofoj) kaj kampa diandlo, kiu estas lina robo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diandlo konsistas el korsaĵo, bluzo, plena jupo kaj antaŭtuko. Kvankam ĝi estas simpla, moderna diandlo kutime povas esti tre multekosta kiam ĝi estas tajlorita kaj foje tranĉita el multkostaj man-presitaj aŭ silkaj ŝtofoj. En la sudgermanaj dialektoj (la bavara), Dirndl origine rilatis al juna virino aŭ knabino, kaj Dirndlgewand al la robo. Nuntempe, Dirndl povas egale rilati al juna virino aŭ al la robo.

La vintrostila diandlo havas pezajn, varmajn jupojn kaj antaŭtukojn faritajn el dika kotono, linaĵo, velurolano, kaj longaj manikoj. La koloroj estas kutime riĉaj kaj malhelaj. La somera stilo estas pli malpeza kaj pli malkaŝanta, havas mallongajn manikojn, kaj ofte estas farita el malpeza kotono.

Akcesoraĵoj povas inkludi longan antaŭtukon ligitan je la talio, veŝton aŭ lanan ŝalon. En multaj regionoj, aparte la pejzaĝo Ausseerland ĉirkaŭ la urbo Bad Aussee, vigla-koloraj, man-presitaj silkaj koltukoj kaj silkantaŭtukoj estas uzataj. Kiel dekoraĵojn virinoj ofte elmontras kolĉenojn, orelringojn kaj broĉojn faritajn el arĝento, la kornaro de cervoj aŭ eĉ de bestaj dentoj. Por pli malvarma vetero ekzistas pezaj diandlomanteloj en la sama tranĉo kiel la roboj, kun alta kolo kaj frontaj butonoj, dikaj mufgantoj kaj lanĉapeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 16-a jarcento, farmistoj kaj homoj de la malaltaj klasoj kutimis porti grizajn aŭ brunajn vestojn. Neniu alia koloro estis permesita, krom la blua. Bluaj vestoj estis permesitaj nur dimanĉe kaj dum ferioj. Ekde la 16-a jarcento, du tipoj de la tradicia regiona robo estis evoluigitaj: labora vesto kaj dimanĉa, aŭ festa robo[3].

Diandlo originis kiel pli maldelikata formo de la kostumo portata hodiaŭ; la uniformo de aŭstraj servistinoj en la 19-a jarcento (Dirndlgewand kun signifo "domservistina robo"). Simplajn formojn ankaŭ ofte uzis laboristaj virinoj, unukolorajn aŭ simple kvadratitajn[4]. La aŭstraj superaj klasoj adoptis la diandlon kiel altan modon en la 1870-aj jaroj. Hodiaŭ, diandloj varias de simplaj stiloj al ekskvizite kreitaj, tre multekostaj modeloj[5][6].

Moderna diandlo venis al la urbo Munkeno, ĉefurbo de Bavario, tra la vendejo "Wallach" de judaj posedantoj. Tie vestitaj per buntaj ŝtofoj kaj ĉeftemoj estis venditaj, kion lin valoris kiel granda rekono al liaj mastroj, Julius kaj Moritz Wallach. Krom manipuli la vendon, la Wallach-fratoj ankaŭ organizis defiladojn en Oktobrofesto kaj operojn en la teatro "Im Weißen Rössl", kiu helpis popularigi robon inter la altaj klasoj de la urbo. Nomo Wallach iĝis sinonimo de la moderna diandlo en Munkeno kaj Supra Bavario. En 1939 ili estis devigitaj vendi sian komercon pro la politiko de Hitler. Tamen, post la milito ili sukcesis rekuperi.

Dum la periodo de la Tria Regno, diandlo ludis grandan rolon en la nazia propagando. Diandla modo reprezentis etnajn germanajn bienposedantajn virinojn kiel modelo de virineco, fekundeco, kaj popola vigleco. Tiutempe, diandlo estis populara ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Francio, Britio kaj Usono. Sed post la komenco de la Dua milito, usonaj kaj britaj konsumantoj komencis malakcepti ĉion germanan, dum populara kulturo generis novan modon, kaj tial diandlo perdis sian popularecon[7].

Ekde la Germana reunuiĝo, diandlo denove populariĝis kaj povas esti vidita ĉie en Bavario kaj Aŭstrio[8]. Hodiaŭ, portado de diandlo estas rigardata kiel simbolo de la regiona fiero, kvankam multaj virinoj uzas ĝin ĉar ili trovas ĝin erotika, ĉar ĝi akcentas inajn kurbojn kaj kaŝas ĉian neperfektaĵon.

Kondut-etiko[redakti | redakti fonton]

Diandlo estas plejparte uzata en Aŭstrio kaj Bavario. Ĝi estas utiligata kiel ĉiutaga robo ĉefe fare de pli maljunaj virinoj en kamparaj lokoj. Aliaj virinoj povas uzi ĝin ĉe formalaj okazoj (tre kiel skoto portanta kilton) kaj dum certaj tradiciaj okazaĵoj. Ĝi estas tre populara ankaŭ inter junaj virinoj dum folkloraj festoj, kiel ekzemple Oktobrofesto en Munkeno (kaj similaj festivaloj), kvankam multaj virinoj nur portas diandlo-stilajn robojn, nomitajn Landhausmode, kiu povas devii laŭ multaj manieroj kaj ofte estas multe pli malmultekosta.

En Aŭstrio kaj Bavario, diandlo ofte povas esti vidita sur virinoj laborantaj en turismo-rilataj entreprenoj, kaj foje servistinoj en tradici-stilaj restoracioj aŭ bierĝardenoj. Ĝi ankaŭ vidiĝas en tiuj regionoj sur virinoj en la folklormuzika komerco.

Estas foje raportite ke la lokigo de la nodo sur la antaŭtuko estas indikilo de la edzecostato de la virino. Nodo ligita je la maldekstra flanko de la virino indikas ke ŝi estas fraŭla, nodo ligita dekstre signifas ke ŝi estas edzino, fianĉino aŭ alie "prenita", nodo ligita en la frontcentro signifas ke ŝi estas virgulino kaj nodo ligita ĉe la dorso indikas ke la virino estas vidvino[9][10]. Sonja Still, ĵurnalisto en Munkeno, diras: "Hodiaŭ homoj rigardas pli proksime tion ol iam[11]."

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Gexi Tostmann: Das Dirndl (Alpenländische Tradition und Mode). Verlag Christian Brandstätter, Vieno 1998
  • Heide Hollmer, Kathrin Hollmer: Dirndl. Trends, Traditionen, Philosophie, Pop, Stil, Styling. Edition Ebersbach, Berlino 2011, ISBN 978-3-86915-043-7
  • Daniela Müller: Alles Dirndl. Anton Pustet Verlag, Salzburg 2013, ISBN 978-3-7025-0693-3
  • Elisabeth Wallnöfer: Geraubte Tradition. Wie die Nazis unsere Kultur verfälschten. Sankt Ulrich, Aŭgsburgo 2011, ISBN 3867441944

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Watt, Alice, "Dirndl Skirts", Elle, la 26-an de aprilo 2012. Kontrolita la 7-an de oktobro 2013.
  2. Dacre, Karen, "Spin out with springtime's dirndl skirt", London Evening Standard, la 8-an de majo 2012. Kontrolita la 7-a de oktobro 2013.
  3. A Glimpse from the Past: Native German Clothing (Dirndl and Tracht)
  4. Reinhard Jellen: Nazierfindung Wiesndirndl. Interview mit der Volkskundlerin Elsbeth Wallnöfer über die Modernisierung des Brauchtums durch die Nationalsozialisten. En la reta periodaĵo Telepolis de la retejo Heise.de, la 27-an de septembro 2012.
  5. Simone Egger: Phänomen Wiesntracht: Identitätspraxen einer urbanen Gesellschaft, Dirndl und Lederhosen. München und das Oktoberfest, volumo 2 de la serio Münchner ethnographische Schriften, eldonejo Herbert Utz, 2008, ISBN 3831608318, paĝo 55
  6. Keine Angst vorm Dirndl. Der Standard, la 12-an de aŭgusto 2008, alirita la 2-an de oktobro 2008.
  7. The Devil Wears a Dirndl, Atlantic
  8. Lederhosen and dirndl dresses make a comeback, Bethany Bell, BBC News, Vieno
  9. SALISBURY, Yvonne. (2009) München: Wo, Wann, Was, 2010‑a eldono, Insider's Guides.
  10. RATH, J. Arthur III. (2011) Being Menehune. Bloomington, IN: iUniverse.
  11. Stanek, Julia, "The Dirndl Code: Expert Tips for a Rollicking Oktoberfest", Der Spiegel, la 18-an de septembro 2013. Kontrolita la 7-an de oktobro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.