Diskuto:Sergej Raĥmaninov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne pli ĝusta titolo estus "Sergej Raĥmaninov"?--Frglz (diskuto) 13:06, 30 Dec. 2012 (UTC)

Fakte, в estas v, kvankam ĝi fine de vorto prononciĝas f. Sed precipe la uzo de du literoj ch anstataŭ "ĥ" kaŭzas, ke multaj paĝoj indikas Sergej Raĥmaninof aŭ eĉ Sergej Raĥmaninoff, misgvidite de la angla finaĵo, sed ne tiom ke oni ankaŭ misuzus "ch" anstataŭ "ĥ", ĉar ĉiu scias ke "ch" por "ĥ" ne estas esperantlingva ortografio, fakte eĉ ne angla, sed germana.
Se konsideri, ke Sergej Rachmaninoff, plej bone konsekvence Sergei Rachmaninoff, estis denaske angla aŭ skota kaj la angla estis lia denaska lingvo, tiam konsidereblus ankaŭ esperantlingve nomi lin per angla nomo. Lia portreto en la informkesto cetere titoliĝas "Pentraĵo de Serguei Rachmaninov", ankoraŭ alilingva variaĵo, sed li ankaŭ ne estis denaske franco aŭ valono. Tial sola saĝa ebleco estas alinomigi la tekston for de anglaj aŭ francaj variaĵoj, sendepende de tio ke li fakte fine sian vivon en Usono kaj tie en angla traduko de sia rusa nomo certe skribiĝis Sergei Rachmaninoff, al la esperantlingva nomo Sergej Raĥmaninov taŭga laŭ Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, kiu jam ekde 10 jaroj tute ĝuste proponiĝis. ThomasPusch (diskuto) 17:25, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]