Uzanto-Diskuto:Frglz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Frglz!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 20:49, 25. Mar 2010 (UTC)

Mi trarigardas novajn artikolojn kaj vidas viajn novajn artikolojn kie kutime mankas:

  • kelkaj frazoj, ĉar tiuj artikoloj foje havaas unuuran frazon ekzemple: iu estas rumana verkisto. Tio estas nur ĝermeto kaj povas esti forigita. Konvenas almenaŭ tri frazoj. Ekzemple pri kio verkas tiu verkisto kaj ekzemploj de ties verkoj. Vidu ekzemple ĉe Ion Creangă.
  • ligoj al alilingvaj vikipedioj. Se vi ne scias fari tion, malfermu ekzemple la redaktopaĝon de Vasile Alecsandri kaj tion oni kopiis el alilingva vikipedio. Same oni devas enmeti la ligon al esperanta artikolo en almenaŭ unu el la alilingvaj.

Dankon.--kani 20:24, 17. Jun 2010 (UTC)

Avinjo - avineto[redakti fonton]

Saluton, kiel mi vidis, vi ekredaktis en Vikifontaro libron pri Avinjo de Božena Němcová. Sed kia ekmiro, Babička rete en pdf de Božena Němcová estas Avinjo, ne avineto. Tiu ligilo funkcias. Petr Tomasovsky 17:32, 7 Feb. 2012 (UTC)

Bonvolu korekti la nomon tie. La karesnomojn de familianoj ni kreas per sufiksoj -ĉjo por viroj kaj per sufikso -njo por virinoj. Ni uzas paĉjo, panjo kaj ne patretopatrineto, simile avĉjo kaj avinjo, filĉjo, filinjo. Ankaŭ en frazoj: Fratinjo, kion vi faris? ktp. Petr Tomasovsky 07:16, 8 Feb. 2012 (UTC)
Avineto estas ĉiokaze memkompreneble malĝusta, kiel en la fonto, el kiu vi ĉerpis. Klaku al la ligilo al pdf-formato en paĝo pri Božena Němcová, kiu funkcias. Vi povas tie legi la plenan libron pri Avinjo en Esperanto. Petr Tomasovsky 19:34, 8 Feb. 2012 (UTC)


Mi faris retejon pri František Omelka kun adreso de la posedantino de autoraj rajtoj. La verkoj tie estas en TXT formato kaj ĉiu povas ilin uzi por sia propra legado. Kompreneble, se iu volas eldoni la verkojn libroforme, devas kontakti la posedantinon de kopirajto. Sed ŝi donas permeson al esperantistoj senpage, ekzemple ĝuste antaŭ semajno por japana eldono, ŝi nur petas pri ekzemplero. En mia retejo la tekstoj ne estas kontrolitaj aŭ nur unufoje de mi mem, en Gutenberg ilin kontrolis pluraj personoj. Tial ĉiam daŭras duonjaron aŭ unu jaron ol aperas plua verko. Mia retejo havas adreson: http://www.literatura.bucek.name/omelka/omelka.html Mirmal

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Mirmal&oldid=4283056"

Forigo de kategorio[redakti fonton]

Por ekscii en kiuj paĝoj aperos ruĝaj ligiloj post forigo de kategorio, mi supozas ke sufiĉas uzi la ligilon "kio ligas ĉi tien" aŭ simple rigardi kiuj paĝoj aperas en la kategorio antaŭ ol forigi ĝin. La avantaĝo de kategorio rilate al artikola paĝo (aŭ paĝo en la aŭtora nomspaco) estas ke ĝi aŭtomate pleniĝas kaj ĝisdatiĝas per enmeto de la ligilo al la kategorio en la nomata paĝo. Ne tiel funkcias kun home redaktitaj paĝoj kiuj foje povas malaktualiĝi. --Arno Lagrange @ 20:11, 16 Jul. 2012 (UTC)

Moluskoj[redakti fonton]

Mi ĉiam klopodas aldoni kategoriojn rilatajn. Kompreneble kiu vidos tiun sinjoron en kategorio moluskoj komprenos ke ne temas pri propra molusko sed pri iu rilata al ili. Sed se vi konsideras, ke tio malĝustas, bonvolu forigi ĝin.--kani (diskuto) 00:04, 1 Nov. 2012 (UTC)

Pri esperantigo de latinaj sciencaj nomoj mi scias nur ke familioj kiuj finas -idae iĝas -edoj, subfamilioj kiuj finas -inae iĝas -enoj kaj ordoj kiuj finas -formes iĝas -formaj. La resto simpliĝas kaj literumiĝas esperantece, ekzemple Phalacrocoracidae iĝas Falakrokorakedoj. Mi esperas, ke tio utilas, sed kompreneble estas multe pli komplikaj kazoj. Mi ĝis nun klopodas uzi jam starigitajn listojn ekzemple de eŭropaj birdoj ktp. Genroj povas esti facile adapteblaj aŭ malfacile, kaj facile tradukeblaj aŭ malfacile, dependas el la famo kaj komuna kono de tiuj. Ekzemple Phalacrocorax povus iĝi falakrokorakoj, sed estas pli konata la vorto kormorano kiu egalas. Por aliaj genroj ne estas tiom facile kaj laŭ mia scio oni povas lasi ilin laŭ la latina formo; sed oni povas ankaŭ traduki la nomon de la specio ĉu el latina aŭ el kombino de diversaj lingvoj kun la propraj karakteroj de la specio, ekzemple Blanka cikonio, Nigra cikonio ktp. Mi esperas, ke mia malgranda scio estis almenaŭ iomete utila al vi. Mi ne estas biologo. Sed klopodas leni samtempe al la tradukado por Vikipedio.--kani (diskuto) 01:23, 1 Nov. 2012 (UTC)

Estimata. Kion vi opinias nun de Discus ? --pino (diskuto) 12:05, 12 Nov. 2012 (UTC)

Estimata. Nun vi povas elekti la nomo de grupo. Kion vi opinias nun de Discus ?--pino (diskuto) 15:47, 22 Nov. 2012 (UTC)

Ne plu elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Mi aprezas vian atentigadon pri senfonteco de pliaj elstaraj artikoloj. Tamen, laŭ mia kompreno, la paĝo Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj servas unuagrade por plibonigi artikolojn, kiuj povas denove esti elstaraj. Por tio estas bezonata ioma laborado, aldonado de fontoj; kio kompreneble daŭras ian tempon. Mi proponas ke oni ne aldonadu pli ol 5 artikolojn monate; tiam redaktantoj ankoraŭ povus aldonadi referencojn al artikoloj kaj tiuj ne tuj bezonas perdi elstaran statuson. Amike. --KuboF (diskuto) 10:09, 1 Dec. 2012 (UTC)


Vi pravas. Mi ne aldonos pliajn artikolojn, do.--Frglz (diskuto) 20:03, 1 Dec. 2012 (UTC)

(Antaŭ tiam, kiam la artikoloj en la listo estos malelstarigitaj), mi intencis diri.--Frglz (diskuto) 01:39, 2 Dec. 2012 (UTC)

Polaba lingvo[redakti fonton]

Saluton, Frglz. Kial vi aldonis indikon pri mankanta fonto al Polaba lingvo, kvankam jam enestas fonto? Krome vi ignoris la indikon pri redaktado, kiun mi daŭrigos hodiaŭ posttagmaze. --Tlustulimu (diskuto) 10:05, 2 Dec. 2012 (UTC)

Saluton! Bonvolu klarigi, kio estas citiloj? Kion fari? --Gnagyrobi (diskuto) 12:18, 10 Dec. 2012 (UTC)

Ankaŭ mem la originala hungara artikolo Kaiser Lászkó nehavas citilojn! Vi ne pravas!!! Bonvolu nuligi la ŝablonon, ĝi estas superflua. (La esperanta traduko identas la hunbgaran artikolon.) Anticipan dankon! --Gnagyrobi (diskuto) 11:41, 11 Dec. 2012 (UTC)

Ĝermoj sen fontoj[redakti fonton]

Sal. Mi persone opinias ke aldonado de ŝablono pri senfonteco ne etas tre taŭga por ĝermoj (kiel ekzemple [1]). En ĝermo estas ĝenerale malmultaj informoj kaj tie la ŝablono tro okulfrapas. (Kvankam kompreneble bonus referencoj ankaŭ en ĝermoj ks.) Amike. --KuboF (diskuto) 13:03, 29 Dec. 2012 (UTC)

Nur unu projektskatolon, mi petas[redakti fonton]

Saluton Frglz, dankon pro viaj redaktoj pri Alexandr Sommer Batěk! Tre ĝojigis min ke iu alia venis helpeti en mia okupiĝo pri tiu persono. Mi faris prelegon pri li dum esperantista renkontiĝo en Slovakio komence de tiu ĉi jaro, kaj tie lia personeco vekis intereson. Mi ŝatus nur atentigi, ke vi kreis superfluan skatolon {{Projektoj}} en la artikolo, ĉar unu jam estis tie, en la tradicia loko ĉe Eksteraj ligiloj, kun ligilo al Vikicitaro. Mi supozas ke vi nur ne rimarkis ĝin, ĉar je eblas plurajn projektojn alligi el ununura skatolo, kiel mi ĵus faris. Post du jaroj la verkoj de Batěk fariĝos liberaj de kopirajto, tiam mi espereble havos okazon enretigi iujn el ili – dankon do, ke vi jam en Vikifontaro preparis lokon por ili, kvankam bedaŭrinde ne eblas komenci nun. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:55, 16 Jan. 2013 (UTC)

Malelstarigado[redakti fonton]

Sal. Jam estis malelstarigitaj artikoloj, kiujn vi proponis antaŭ du monatoj. Mi vin petas, se vi volas aldoni pliaj, vi preferu utiligu Ŝablono:Ne plu elstara artikolo kaj ĝian bonan funkcion prepari balotpaĝon (vidu en ties dokumentado). Procezo por proponi baze similas al proponado por elstara artikolo. Plie mi vin petas ne proponi pli ol 10 artikolojn samtempe, ĉar oni nur malfacile povus plibonigi pliajn artikolojn dum unu monato. Amike. --KuboF (diskuto) 20:52, 4 Feb. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:43, 30 Dec. 2013 (UTC)