Diskuto:Sjarhej Ciĥanoŭski

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne forgesu, karaj, ke tio estas Vikipedio en Esperanto — ne en la franca aŭ angla. Necesas esperantigi proprajn nomojn, ne kopii ilin en alilingvaj fontoj. Tio kreas ĥaoson. RG72 (diskuto) 05:51, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Estas malfacila, lia edzino estas en Vikipedio kiel Tiĥanovskaja, tiel lia nomo bezonas esti Tiĥanovski(j) - mi ne sciis ekzakte kiun version preni. Ĉu do ŝanĝi laŭ la nomo de la edzino? --Charlotte S (diskuto) 10:47, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Fakte ili havas la saman familinomon kiel tio kutimas en slavaj landoj kaj la sola diferenco estas ina finaĵo. Ĉi-foje la skriboj malsamas ĉar nomo de la edzo estas esperantigita el belorusa skribo kaj nomo de la edzino de la rusa. Mi ne scias kiu estus pli konvena ĉi-foje, ja plejparto de la belorusoj en ĉiutaga vivo uzas la rusan kaj etna aparteno estas nebula. RG72 (diskuto) 12:07, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas ke ni uzu la belarusajn nomojn kaj alinomu la du artikolojn al Svjatlana Ciĥanoŭskaja kaj Sjarhej Ciĥanoŭski. En la artikolkomenco ni ankaŭ menciu la rusajn nomojn Svetlana Tiĥanovskaja kaj Sergej Tiĥanovskij. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:06, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun Moldur. Kaj gravas ke oni povas trovi ilin ambaŭ kiam oni serĉas per malsamaj skribmanieroj. --Charlotte S (diskuto) 09:33, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Jam farite. RG72 (diskuto) 11:58, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

ou -> oŭ[redakti fonton]

Ĉu ne la nomo estu Ciĥanoŭski kun ? - Sincere, Moldur (diskuto) 08:54, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Eble. Mi havas nenian sperton pri esperantigo de belorusaj nomoj. Ekzistas beloruso-Esperanto vortaro, sed mi ne havas ĝin. RG72 (diskuto) 10:32, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]