Diskuto:Sociaj retejoj
Kiel distingi en Esperanto la ĥaosan terminologion inter interkonaj retejoj, sociaj retejoj, sociaj medioj kaj sociaj amaskomunikiloj ?--Alifono (diskuto) 10:05, 25 mar. 2019 (UTC)
Kial tiu ĉi paĝo titoliĝas "Peranto de sociaj retejoj" kaj ne simple "sociaj retejoj" plurale aŭ "socia retejo" singulare. En la angla lingvo, estas unu vorto "social network" por kaj socia reto kaj socia retejo, tial necesas angle titoligi la koncernan paĝo iom komplike "social networkins service", sed en Esperanto la afikso "-ej-" jam plene klarigas ke temas pri virtuala loko aŭ servo (kiel vendejo, bakejo ktp.) kiu ebligas krei al si personan socian reton de kontaktuloj/konatuloj. Pro la vortumo de la unua frazo mi pledas por plurala formo "sociaj retejoj" en la titolo, kaj alidirektigon de "socia retejo" tien. ThomasPusch (diskuto) 11:45, 19 okt. 2022 (UTC)
@Thomas Mi pensas ke origine la artikolo en Esperanto estis traduko de List of social networking services. Mi konsendas kun vi.--Alifono (diskuto) 20:54, 24 okt. 2022 (UTC)