Diskuto:Sodomo kaj Gomoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La meto de la legendaj antikvaj urboj el la 2-a jarmilo antaŭ nia erao al kategorio GLAT kaj religio estas almenaŭ aŭdaca. Laŭ la artikolo sodomio, kiu prave estas en kategorio GLAT-historio, oni notas:

Citaĵo
 En la hebrea Biblio, Sodomo estis urbo detruita fare de la dio pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. Neniu specifa peko estis donita kiel la kialo pro la kolero de la dio. La rakonto de la detruo de Sodom — kaj la malsukcesinta provo de Abrahamo por propeti al la dio kaj malhelpi tiun detruon — aperas en Genezo 18-19. La ligo inter Sodomo kaj samseksemo estas derivita de la priskribita provo fare de amaso de urbanoj seksperforti la virseksajn gastojn de Lot. Kelkaj personoj sugestas, ke la pekeco pro kiu Sodomo estis detruita povus ĉefe konsisti el la malobservo de devoj pri gastameco, kiuj estis gravaj por la orginalaj verkistoj de la biblia rakonto. 

Jam la tuta rakonto en la libro Genezo estas grandkvante spekulacia. Eble antikva urbo Sodomo vere detruiĝis per iu katastrofo (probable pli verŝajne per natura katastrofo, ĉar tertermoj en tektonike malsatabilaj rift-valoj statistike multe pli oftas ol detruoj "en fajro kaj sulfuro" fare de hebrea dio), kaj eble krimaj agoj de iuj loĝantoj kontraŭ ne-lokaj gastoj tiam okazis (la priskribo ekde Genezo 19:5 estas forta akuzo), provoj de amasaj seksperfortoj kaj sekve malobservoj de devoj pri gastameco kiuj tiom ŝokis aliajn samtempulojn tiel ke ili ligis la du nekutimajn eventojn. Sed kiel citiĝis, "neniu specifa peko estis donita kiel la kialo pro la kolero de la dio". Kaj kiel de tie kiel vikipedia redaktanto veni al supera temo "GLAT kaj religio"? Ĉu tiu kategorio signifas ke laŭ la metintoj "seksperforto" egalas al GLAT, do baze al "samseksemo" (en la unuaj du literoj de la mallongigo)??? Se iu leganto estus samseksema, tiu devus senti sin ofendata kaj akuzata pri grava krimo. Eble pli bona kategorio estus io simila al "religio kaj krimoj" - tio tia ekzistas en Kategorio:Religiaj krimoj, kvankam tiu kategorio ankaŭ povas kompreniĝi kiel "krimoj farataj en la nomo de religioj", kio estas io alia ol ĉi tie la rakonto pri religia kondamno de krima amasa seksperforto. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi pliprecizis pere de la kategorioj (kiuj ankaŭ ekzistas en la anglalingva artikolo)
  • GLAT-aj temoj kaj judismo
  • GLAT-aj temoj kaj kristanismo
  • Islamo kaj samseksemeco
Sj1mor (diskuto) 14:55, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]