Diskuto:Somera Olimpiko 1912/moderna pentatlono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu la jenan noton pri ĉiuj tiuj listoj !!! ThomasPusch (diskuto) 21:59, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome:

Pri tiu konkreta listo ankoraŭ estas aldona ĝeno: kion signifu la esperantlingvaj mallongigoj: DQ, DNF-1, DNF-2, DNF-3, DNS kaj ELIM???? Nu, esperantlingvaj la mallongigoj ne povas esti, ĉar litero kia "Q" esperantlingve ne ekzistas. Ni divenu ke eble povus esti la angla, ĉar en tiu lingvo abunde uzatas "Q"oj. Se ĉi tie ne estas klarigoj, tutcerte en la angla vikipedio estos, sed ne, tie same mankas ĉia klarigo. Mi blinde divenas ke DNF povus signifi "do... hm... ne finis", sekve DNS povus esti "do... hm... ne startis", ne komencis, "DQ" povus esti "malkvalifikiĝis" kaj "elim..." aspektas kvazaŭ povus esti la komenco de "eliminiĝis". Se "malkvalifikiĝis" signifas ke la juĝistoj diras ke via partopreno ne validas ĉar vi faris ion mise, kiun diferencon tiam havas "eliminiĝis"? - kvankam, en moderna pentatlono oni uzas pafilojn, sed ne povas esti ke tiom da partoprenantoj estas elimine mortpafitaj, ĉu??? Despli ke nuntempe oni pafas per laseraj pafiloj - sed en 1912 probable ankoraŭ estis kugloj. Rezulte: enciklopedia artikolo devas esti klara kaj klariga por ĉiu nefakulo, kaj tiuj mallongigoj certe ne estas. ThomasPusch (diskuto) 21:24, 28 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]