Diskuto:Sonita Alizadeh

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Alifono: Estas nekongruaĵo en la teksto: Ŝi naskiĝis en 1996 (la angla vikipedio asertas [sen skriba referenco] ke la 11-an de novembro, tiun detaligon mi aldonas). Oni rakontas pri la konkurso de 2014, tiam ŝi estas 17- aŭ 18-jara. "Ŝi gajnis premion de $1 000, kiun Alizadeh sendis al sia patrino, kiu reiris al Afganio" (la kiel fonto citita artikolo de CNN nur raportas pri "unua koncerto en Usono" en majo 2014 kaj klarigas ke la patrino neniam forlasis kaj do ne revenis al Afganio). Poste sekvas frazo "Mallonge post kiam Alizadeh gajnis la konkurson, la patrino de Alizadeh proponis reveni al Afganio, diranta ke ŝi trovis viron kiu volis aĉeti ŝin. Tiam ŝi estis nur 16-jaraĝa". Tiu jarindiko ne povas ĝusti, kaj mi ankaŭ dubemas ĉu la kategorio "Infanaj aktivuloj" (la teksto infanaĝo klarigas ke la infanaĝo "finiĝas kun la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo", do la pubereco) taŭgas por homo kiu ekaktivis en aĝo de 17 jaroj, preskaŭ plenaĝa. Pri la kategorio oni povas esti grandanima, ĉar certe oni povas konsideri ŝin "por-infana aktivulo". Tamen mi petas vin relegi almenaŭ la cititan artikolon de CNN kaj revizii vian tekston. Eĉ se vi eble nur tradukis ion kiu tiam kiam vi tradukis estis en alilingva artikolo pri la temo: se io estas malbone aŭ miskomprene notita tie, oni ne multobligu tiujn dubemajn teksterojn per traduko. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 08:30, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]