Diskuto:Sovetunia nacia teamo de futbalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj notiĝis la sekva diskuto:

Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo[redakti fonton]

La ĝusta artikolo estas Ĉeĥoslovaka nacia teamo de futbalo. --Kunar 21:13, 18. Jun 2008 (UTC)

Bona kandadito por alidirektilo. Mi alidirektas ĝin. -- Yekrats 02:58, 19. Jun 2008 (UTC)
La alidirektilo estiĝis, kiam mi renomis la artikolon. Sed la alidirektilo estas malĝusta skribmaniero, kaj tial mi petas ĝian forigon. --Kunar 20:40, 19. Jun 2008 (UTC)
Ĉu vere temas pri malĝusta skribmaniero? Fakte eblas adjektivigi la vorton "Ĉeĥoslovakio" kiel "ĉeĥoslovakia". Kiel ĉe aliaj landnomoj bazitaj sur etnonomoj, ankaŭ eblas uzi la etnan adjektivon (ĉi-kaze "ĉeĥoslovaka") kun la signifo de land-adjektivo; tial ĉi-kaze eblas uzi aŭ "ceĥoslovaka" aŭ "ĉeĥoslovakia", kaj tial la plusendilo restu.
Aŭ ĉu mi ion miskomprenis? Marcos 21:19, 19. Jun 2008 (UTC)
Vi pravas, la varianto kun i eĉ pli ĝustas. Ĉeĥoslovaka aspektas tiel kiel temas pri nacieco, kaj nacieco ĉeĥoslovakoj, laŭ miaj scioj, neniam ekzistis. La lando Ĉeĥoslovakio tamen jes ekzistis.--Goren 04:37, 21. Jun 2008 (UTC)
Marcos kaj Goren pravas kaj ili esprimis la kialon, kial mi intence nomis la novan artikolon "Ĉeĥoslovakia...", malgraŭ la aliaj naciaj teamoj kies titoloj ĉiuj, krom la sovetunia, komenciĝas per "...-a" kaj ne "...-ia". Flanke cetere mi menciu ke mi havis grandajn skrupulojn nomi la sovetunian futbalan teamon "nacia teamo", ĉar laŭ mia kompreno la ŝtato neniam estis "nacio", sed ĉiam (libervola aŭ pli premita) unio de (plej) diversaj nacioj. Sed mi pensis, ke se la sovetunia teamo kiel sola nomiĝos "sovetunia tutunia teamo...", estos kaj superflua ripeto de la vortero "-unia", kaj ankaŭ la teamo tro elstaros, ĉar ĉiuj aliaj teamoj havos alian nomon... --ThomasPusch 17:55, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi pensas, ke vorto nacia en tiu kunteksto estas aĉa usonismo, ĉar plejparte nur usonanoj nomas siajn ŝtatajn teamojn naciaj. En Sovetunio oni neniam nomis futbalan teamon tiel. La vorto Sbornaja estas pli bone kaj precize tradukenda kiel kolekta ol nacia. Tut-Sovetunia kolekta teamo de futbalo aŭ ion tian --Goren 10:05, 27. Jun 2008 (UTC)
Baze Goren esprimas la samajn skrupulojn pri la vortumo "sovetunia nacia teamo" kiel mi. Sed li malpravas ke la vortumo estus nur "aĉa usonanismo". Fakte en tre multaj lingvoj krom la rusa oni nomis/nomas la sovetunian ŝtat-reprezentan futbalteamon "nacia teamo". Tion jam montras tiu-ĉi artikolo, en kiu krom angla ankaŭ almenaŭ la bulgara, eŭska, germana, itala kaj malta versioj mencias la vorton "nacia teamo", kaj iuj pliaj lingvoversioj evitas la temon simple verkante artikolon pri la temo "sovetunia federacio de futbalo" (bona, sed fakte alia temo). Pro la supre menciita hezito nevole elstarigi la sovetunian futbalan teamon el ĉiuj aliaj en kazo de malsama vortumo, mi tial daŭre subtenas lasi la titolon sen ŝanĝo, kaj noti ke ja konatas la speciala situacio pri Sovetunio. --ThomasPusch 16:23, 15. Apr 2010 (UTC) (La samo cetere validas por la Kategorio:Naciaj simboloj de Sovetunio.)