Diskuto:Stranga kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne certas pri la nomo de la verkaĵo "La Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde"

Ĉu nur "Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde"? Tiel verŝajne ĝi estis tradukita en Esperanto jam en 1909.

Sj1mor (diskuto) 20:34, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Rapida guglado montras ke efektive la libro estis eldonita kun la titolo "Stranga kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde" (do, sen "La") en Esperanto. Oni facile trovas bildon de la librokovrilo, kiu montras la titolon. Pri majuskleco de la titolo, la montrita bildo ne helpas (ĉar ĝi estas tutmajuskla), sed ĉiuokaze en nia Vikipedio ni uzu por librotitoloj la samajn majusklo-regulojn kiel en normala flua teksto, do:

  • "Stranga" - majuskle, ĉar plej unua vorto en la titolo
  • "kazo, de, kaj" - minuskle, ĉar tute ordinaraj vortoj
  • "Jekyll, Hyde" - majuskle, ĉar propraj nomoj
  • "S-ro, D-ro" - majuskloj bone taŭgas ĉi tie: eĉ se oni hodiaŭ pli ofte skribas "s-ro, d-ro", tamen la novelo aperis proksimume en la tempo de la komenco de Esperanto, kaj tiutempe oni kutimis skribi tiujn titolojn majuskle ankaŭ en Esperanto.

Sincere, Moldur (diskuto) 16:35, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]