Diskuto:Sud-Gjeongsang

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provizore elektita provinconomo "Gjeongsang" tre similas al la anglalingva oficiala transliterigo Gyeongsang, en kiu "y" estas la esperantlingva j. Sed la tria litero "e" fakte ne prononciĝas kaj ne dedukteblas el la korea skribo, kaj la unua konsonanto principe prononciĝas ne "g", sed "k", kaj en aliaj kazoj transliteriĝas al Esperanto "k". Krome la konsonanta kombino "ng" estas nazala n, do sono kjʌŋ, kaj sekve tute sencus plisimpligi la esperantlingvan nomon "Gjongsang" aŭ pli prononcofidele "Kjongsang", kaj ankaŭ bone pravigeblus nur "Gjonsan" aŭ Kjonsan". Mi ĝis nun ne trovis ekstervikipediajn referencojn pri esperantlingvaj transliterigoj de la provinconomo. Trovo kaj aldono de ili bonvenus! ThomasPusch (diskuto) 11:59, 11 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Pri respondo vidu la paĝon Diskuto:Nord-Gjeongsang.