Diskuto:Susovan Sonu Roy

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La baza kritiko de Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Susovan Sonu Roy estis, ke la esperantistaj redaktantoj ne povis konvinkiĝi pri la enhavo, ĉar ĉiuj referencoj estis en la bengala, kaj la kategorio de vikipediistoj kiuj regas kaj esperanton kaj la bengalan havas ekzakte nul membrojn. Kaj pri la referencoj en la hindia ne estus multe pli bone: en tiu kategorio estas du homoj kiuj asertas kompreni Esperanton kaj kompreneti la hindian (je la plej suba nivelo 1): "Esperantysta Druhomił" lastfoje estis en vikipedio en junio 2022 kaj "Eliott" en majo 2021. Ambaŭ ne estas nun. Do mia proponita solvo estis, ke eblas uzi la guglo-tradukilon por aŭtomate pli-malpli-komprenigi retajn paĝojn. Mi faris du ekzemplojn, vi faris du pliajn, do vi komprenis mian ideon, sed fakte ĉiuj retaj referencoj bezonus tian pli-malpli-tradukon kaj tiuj tradukoj poste devos konvinki legantojn pri la graveco de la temo, do ili ne estu banalaj. Kaj: la referenco https://www.jaijaidinbd.com/ daŭre ne funkcias, ĝi devas esti forprenita. Se la tuta paĝo estos komprenebla, ankoraŭ estos la problemo ke aliaj paĝoj devos ligi al la teksto: unu tian ligon al la paĝo oni povas krei el la paĝo Haora, se oni tie faras ĉapitron "Urbanoj:". Sed ĉu iuj aliaj paĝoj povus ligi al la teksto?? Kaj: Se vi kaj ni diru unu administranto kontentas pri la paĝo, tiam daŭre estas la voĉdono en Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Susovan Sonu Roy pri forigo de la teksto! Do mi dirus ke oni devus tiam tie peti duan diskuton por juĝi, ĉu la teksto nun estas tiom pli konvinka ol komence de marto, kaj devus atendi ĉu tie kolektiĝas pli da plusoj ol da minusoj, por superi la unuan klaran voĉdonon. ThomasPusch (diskuto) 22:53, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

La kreinto de la paĝo la 19-an de aprilo removis la paĝon de sia persona provejo al la ĝenerala spaco, kun indiko "laŭ alia vikio movante ĉi tiun artikolon al ĉefspaco". Efektive nun estas paĝoj en la vikioj araba (ar), biŝnuprija manipura (bpy, malgranda vikio kun malpli ol 30 000 artikoloj entute), germana (de), manipura (mni, vikio de entute 10 000 artikoloj) kaj panĝaba (pa) - kvankam daŭre ne sukcesis defendi artikolokreojn en la bengala (be), hindia (hi) kaj angla (en), kiuj pri tiu ĉi temo estus la plej gravaj temoj. Sed ŝajnas ke la germana teksto, verkita de ŝajne sperta germanlingvano, ne de iu entuziasma subtenanto en Okcidenta Bengalo, ne minacatas pri forigo, do estas stabila. Do laŭ mi tolereblas la paĝo en la ĝenerala spaco, eventuale post refoja diskuto kaj voĉdono kiel indikite supre, SE la baza kritika temo estas solvata. Eble la verkinto tute ne komprenas, ke ĉi tie ne gravas la kvanto de iuj referencoj, sed la kvalito kaj internacia kompreneblo. La germana artikolo bone vivas kun nur 3 anglalingvaj referencoj. Ĉi tie, nun kvar el la bengalaj retejoj havas esperantan aŭtomatan tradukon faritan per la guglo-algoritmoj. Tiuj pli-malpli kompreneblas, kaj povas bone resti (kaj oni povas juĝi kiuj el la tekstoj estas tute banalaj kaj kiuj konvinke subtenas internacian menciindecon de la aktoro). Sep pliaj estas tute sen ajna priskribo kaj en vikipedio sen ajna bengala uzanto (vidu supre) ne kompreneblaj: mi simple elprenas ilin!

Kaj plia ligilo

  • ↑ 3,0 3,1 টিভি সিরিয়ালের জনপ্রিয় অভিনেতা সুশোভন সোনু রায়. Alirita 2023-02-24. [rompita ligilo],

laŭ aserto ankoraŭ alirita en februaro 2023, jam ekde fino de februaro 2023 estas rompita, kaj ankaŭ devas forpreniĝi. Kompense eblas enpreni ĉiuj tri ligilojn el la germana teksto (nun ĉi tie estas nur unu angla referenco), se ili efektive funkcias ke ne estas rompitaj. ThomasPusch (diskuto) 13:10, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]