Diskuto:Svahila lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial vi movis Svahila lingvo al Suahila lingvo, Razilklingo? Plejparto da homoj kaj vortaroj uzas "Svahila", kiu estas natura esperantigo, kp. Swaziland > "Svazilando". Bab 13:30, 14. Jan 2005 (UTC)

La angla W ne ĉiam egalas al V.

Fakte, laŭ la sono, la angla W neniam egalas al V, sed ĉiam al Ŭ. Sed tamen, komence de silaboj, oni transskribas ĝin al esperanto per V, ĉar en esperanto la Ŭ kutime ne aperas komence de silaboj, sed nur post vokalo. Marcos 19:50, 15. Jan 2005 (UTC)

Se homo, kiu parolas la suahilan, tradukas ĝin kiel SUAHILA, kreas tradukprogramon por la lingvo, estas pli fidebla ol aliaj mistradukoj laŭ la angla. (Li ensalutis antaŭ unu-du semajnoj tie ĉi.)

Tute ne temas pri mistraduko laŭ la angla, sed simple pri la tradicia transskribado al esperanto. Ekzemple, en Esperanto oni diras Urugvajo, kvankam en la hispana estas "Uruguay" (kie la dua u estas prononcata kiel ŭ).
"Suahila" mem estas misformaĵo, ĉar ĝi havas unu silabon pli ol la originalo. Laŭsone, la plej ĝusta varianto estus "Sŭahila". Tamen tiu uzo de "ŭ" tradicie ne eblas en Esperanto, kaj ni ne enkonduku ĝin nenecese. Ni simple uzu la tradician transskribmanieron: "Svahila". Alikaze ekestus malkonformeco en Esperanto, ĉar oni certe ne ŝanĝos la vorton "Urugvajo". Marcos 19:50, 15. Jan 2005 (UTC)


Tiel mi ne certas pri kvanzao kiel ĝusta formo, kaj tiel mi aldoni provizore aliajn formojn tie. La hungaroj diras szuahéli suaheli por la lingvo, popolo. Tio verŝajne venas direkte de niaj geografiaj vojaĝantoj; svahila certe aperas en multaj lingvoj pro misinfluo de la angla.

Ijad ALLAVI estas mia miskreo laŭ angla, ĉar pli taŭgus ALLAŬI laŭ prononco. RK

Kvankam oni trovas pli trafon ĉe svahila lingvo, la seriozaj paĝoj kiel [www.geocities.com/kalblando/enc/enhavo.htm] [perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html] [www.uea.org/kiu/afriko/ligiloj.html] uzas suahila RK


Mi mem uzas la formon "sŭahila", kiu estas pli proksima al ties prononco.

Ĝenerale oni subtenas la formon "svahila", dirante ke en Esperanto ne ekzistas diftongo komencanta per "ŭ". Sed ja tamen oni povas trovi kelkajn vortojn aŭ aliajn esprimojn en kiuj tiaj diftongoj ekzistas.

1) "sŭahilparolantoj uzas/diras...", fakte ili uzas la formon kiun ili lernis el aliaj esperantistoj! En mia lernolibreto, kiu estas sufiĉe konata en Tanzanujo, mi ĉiam uzis la formon "sŭahila", sed kelkaj, kontaktinte aliajn esperantistojn, komencis uzi ankaŭ la formon "svahila".

2) Kompromise oni (Bernard Golden, se mi bone memoras) proponis la formon "suahila". Tiu formo, por miaj oreloj, estas preferinda al la terura "svahila". Mi opinias stranga la subtenon, ke "suahila" estas misformaĵo, ĉar la nombroj de la silaboj ne konformas al la originalo. Nu, en la originalo la sono estas "ŭ" do "svahila" estas same misformaĵo; la orignalo "kiswahili" finas per "i", kiu apartenas al la radiko, do forlasis ĝin devus esti same misformaĵo, ktp.....

Ekde kiam mi komencis interesiĝi pri la sŭahila (antax preskaŭ 40 jaroj), mi klopodis enkonduki la formon "sŭahila", kaj mi komprenis, ke tiaj diskutoj estas senutilaj: mi uzas kaj uzos la formon "sŭahila" (kelkfoje "suahila", ĉefe en retmesaĝoj): www.lernado.it, www.vessella.it/esp.asp.

Estas en ordo, ke vi uzas ĝin. Tamen, ĉi tie ni devas diskuti, kion ni uzu en la Vikipedio. Precipe temas pri tio, kion ni uzu en la titolo; en la artikolo mem ni ĉiuokaze menciu ke ekzistas pluraj akcepteblaj formoj. Pri la elekto de titoloj ekzistas helpopaĝo Nomoj de titoloj. Tie estas skribita (fakte pri propraj nomoj, sed laŭ mi ĝi validas ankaŭ ĉi-kaze):
3. Por kazo dubinda, konsultu la Tekstaron (korpuson) de Esperanto. Ekzemple:
29 Vindozo
1 Windows
Mi konsultis la tekstaron, kaj la rezulto estis jene: Svahila - 18. Sŭahila - 0. Suahila - 0. Do laŭ ĉi tiu tre objektiva metodo ni uzu "svahila". Marcos 16:08, 16. Jan 2005 (UTC)

Mi ne multe zorgas pri la esperanta "tradicio", ĉar en ĝi oni povas trovi preskaŭ ĉion, kaj, ĉefe, ĉar tradicio estas ŝanĝebla/inda/enda (sen tuŝi la "fundameton"!). Se la plejmulto de esperantistoj uzas la formon "sŭahila", ĝi fariĝos tradicia.

Nino


Mi volas aldoni, ke Neno opiniu kiun li emas pri la estetiko de la formo "Svahila" - ĝi ĉiukaze pli konformas kun kutima esperantigo ol "Sŭahila". Kial do fajfi pri la tradicio, kiu en ĉi punkto tute klaras: Kviro, S'vazilando, Zimbabvo, Paragvajo. Ĉu ne pli bone koheron inter vortoj ol ununura escepto kaŭzita de persona gusto? Bab 12:05, 17. Jan 2005 (UTC)


Bonege!

Respondo de Marcos kaj, ĉefe, de Bob pruvas mian aserton pri senutileco de ĉi tiu diskuto.

Kiu parolis pri "estetiko"? Kaj kiu "fajfis"? Ĉu ankaŭ mi uzis ĉi tiajn esprimojn? Se, jes mi pardonpetas kaj komprenas tiun reagon.

Fine, ĉu vere oni povas paroli pri "tre objektiva metodo" kiam vi eltiras statistikon el tiu tekstaro? Ĉu en ĝi estas verkojn el spertuloj (ekz. ĉu en ĝi estas artikoloj verkitaj de Bernard Golden kaj aperintaj en Heroldo de Esperanto?) kaj parolantoj de la sŭahila? Mi estas certa ke tiuj homoj uzis kaj uzas la formon "sŭahila", sed en tiu tekstaro, se mi bone komprenis, eĉ ne unu "sŭahila" estas registrita!

Tio estas tute komprenebla. Vi ja certe scias, ke, ekzemple, en artikoloj publikitaj de UEA la vorto "sŭahila" estis ĉiam antastataŭita per "svahila", eĉ kontraŭ la intenco de la aŭtoro, ekz. en la antaŭparolo de mia kurseto de esperanto en la sŭahila UEA 'korektis' min. Ĉu tiu estas objektiveco? Estonte en iu alia (aŭ eĉ la sama) tekstaro oni trovos ankaŭ la artikolojn de Vikipedio, kiu jam reiris al la formo "svahila"! Kaj tiu tekstaro estos same objektiva.

Mi nenion diros pri nerefutebleco de la argumentoj de Bob, ja oni povas argumenti ke oni ne povas uzi "Sŭazilando", ĉar ja oni diras "svahila"! Strangeco de tiu argumentado devus esti memevidenta.

Nino

Ĉu do laŭ vi ni ankaŭ diru "Urugŭajo" kaj "Ŭaŝingtono"? Marcos 12:46, 18. Jan 2005 (UTC)
Responde al Nino: Vi mem parolis, kvankam nerekte, pri estetiko: cit:
"2) Kompromise oni (Bernard Golden, se mi bone memoras) proponis la formon "suahila". Tiu formo, por miaj oreloj, estas preferinda al la terura "svahila"." malcit.
Laŭ via persona gusto do la formo "svahila" estas "terura". Tiaj personaj prijuĝoj de ies beleco klare temas pri individua sento pri estetiko.
Toleru ke mi sinonimas kaj ne idente ripetas la vortojn de aliuloj en diskutoj kiel ĉi tiu.
Due, mia argumentado tute ne estas "stranga": Ekzistas Akademio de Esperanto, kaj tiu decidis, ke estu "Svazilando". 99% el ĉiuj esperantistoj uzas la formon "Svazilando". Laŭ sona analogio "Svahila" estas pli bona esperanta formaĵo ol Sŭahila. Uzante vian ruzan interŝanĝon de argumentoj, oni povus argumenti por forigon de la sufikso -in-:
Argumento de iĉistoj por enigo de "-iĉ-" estas, pli-malpli:
1. Ekzistas sufiksoj -nj- kaj -in- klare rilataj. 2. Ekzistas sufikso -ĉj-. 3. Ni do enkonduku sufikson -iĉ- por balancigi la seksajn sufiksojn.
Nu, per via metodo de mala argumentado, mi povus diri: 1. Ekzistas sufikso -ĉj-. 2. Ekzistas sufiksoj -nj- kaj -in-. 3. Ni do forigu troan sufikson -in- por balancigi la seksajn sufiksojn.
Eble malbona ekzemplo, sed mi esperas ke vi tamen komprenas kion mi volas diri.
Jam Zamenhof faris certajn regulojn pri esperantigo de alilingvaj vortoj. Mi rekomendas al vi legi la libron: CHERPILLOD, André: La Zamenhofa Radikfarado. 1990; ISBN: 2-906134-11-2
Se vi legas la Anglan, mi rekomendas al vi legi ankaŭ la nomdiskuton je [en.wikipedia.org/wiki/Talk:Swahili language].
Amike, Bab 16:36, 18. Jan 2005 (UTC), bab kun a

Ĉu tolereblas konciza formo Svahilo?[redakti fonton]

Kreante artikolon pri la svahillingva vikipedio mi demandas min, ĉu ne tolereblas ankaŭ koncizigita formo svahila vikipedio, por eviti malelegantan duoblan literon "ll". Se tiu formo tolereblus, sekvo estus ke eblus nomi la svahilan lingvon mallonge Svahilo, samkiel Latino, Sanskrito aŭ Esperanto. La titolo "Svahilo" estas alidirektilo al la teksto "svahila lingvo", sed en la teksta enkonduko la substantiva formo Svahilo ne menciiĝas. Bedaŭrinde mi ĵus estas vojaĝanta, kaj ne havas ajnan Esperanto-vortaron ĉe-mane. Ĉu iu kun vortara provizo povas helpi doni fidindan eksteran referencon por konciza lingvonomo "Svahilo"? Kaj, jam demandante: Ĉu iu havas konkretan informon, kiurilate ekzakte esperantistoj kontribuis al la fondo de la svahillingva vikipedio, kiel asertas la teksto vikipedio en Esperanto? ThomasPusch (diskuto) 15:14, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Maji ne devenas de la araba. Ĝi estas bantua vorto. Mi do forigis tiun misinformon.

Legu la artikolon pri tiu grava afero! Hans Eo (diskuto) 20:08, 27 jul. 2019 (UTC)[Respondi]