Ijad Allaŭi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ijad ALLAVI)
Ijad Allaŭi
Persona informo
إياد علاوي
Naskiĝo 31-an de majo 1945 (1945-05-31) (78-jaraĝa)
en Bagdado
Religio islamoDekduimamismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco IrakoReĝlando Irako • Respubliko Irako (1958–68) • Ba'athist Iraq • Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Libano vd
Alma mater Universitato de Londono • Baghdad College vd
Partio Iraka Nacia Movado vd
Familio
Infanoj Sara Ayad Allawi vd
Parencoj Muhammad Tawfiq Allawi vd
Profesio
Okupo politikisto • psikiatro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ijad ALLAŬI

Ijad ALLAŬI (ankaŭ Ijad al-LAŬI)(n. 1945), arab.: اياد علاوي, estas iraka politikisto kaj estis la ĉefministro de la iraka provizora registaro fondita post la usona invado de Irako en 2003. Lia ĉefminstreco finiĝis la 7-an de Aprilo 2005.

Li devenas el riĉa komercista familio, lia avo partoprenis en la traktoj kun Britio por la sendependeco. Lia familio ankaŭ parencas al Aĥmed ĈALABI, iama favorito de Usono por la prezidenta posteno de Irako. Allaŭi estas ŝijaana muslimo kaj nervokuracisto, kiu estis - antaŭ la emigrado - sub Saddam Hussein ano de la partio Baazo. En la ekzilo (en Londono) li fondis la Irakan Nacian Asocion INA helpe de MI6 kaj CIA. Tiu organizo estis apogita fare de iamaj oficiroj, kiuj fuĝis el Irako. En 1978 travivis Allaŭi fiatakon en Londono.

La 28-an de majo 2004 estis nomumita Allaŭi ĉefministro, por konduki la landon depost la potenco-transdono de Usono ĝis la fino de la landaj balotoj (fino de 2005).

Ghazi al-Javar