Diskuto:Timo Väänänen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam li naskiĝis? La ŝablono kaj la paĝo parolas pri du jaroj kaj tagoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:30, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde la ŝablono {{dato kaj loko}}, uzata en {{informkesto homo}}, redonas fuŝaĵon, se en Vikidatumoj estas malkompleta informo pri la naskiĝtago. Ĉikaze tie sub naskiĝdato (P569) nur troviĝas la jaro. Ial la ŝablono eĉ redonas monaton el la antaŭa jaro. Do, en Vikidatumoj legeblas "1970", sed la malmatura ŝablono kreas el tio daton en novembro 1969. Bedaŭrinde la ŝablono estas tiel terure kompleksa, ke oni devus rekrei ĝin per Lua. Tiam eble eĉ la fuŝoj malaperus. Nuntempe nur malmultaj uzantoj en nia vikipedio okupiĝas pri Lua, ĉefe mi kaj kelkfoje alivikiuloj. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus provis "persvadi" la ŝablonon {{informkesto homo}} pri la jaro "1970", sed ial {{dato kaj loko}} tiam aldonas la hodiaŭan tagon. Tial mi ne konservis tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:32, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
En la artikoloj, kie aperas tiu bedaŭrinda problemo, oni povas mem eksplicite aldoni la deziratan daton per "| dato de naskiĝo = ...." en la informkesto, ekzemple "| dato de naskiĝo = 4-a de marto 1970" ĉi tie por Timo. Tamen tiu truko ĉiam nur solvas (aŭ kaŝas, aŭ ĉirkaŭiras) la problemon por unusola artikolo. Vera, bona solvo nur povos esti reverkado de la ŝablono {{dato kaj loko}}, kion mi bedaŭrinde ne kapablas. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:24, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]