Diskuto:Torturo dum la milito de Alĝerio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto estis du rompitaj ligiloj

La referencoj jam ekde 2016 estas mortaj - tio ne maloftas en tekstoj jam metitaj antaŭ dek jaroj: estas bone, se oni ĉiukaze rearanĝas la tekston kaj hazarde vidas tian averton, laŭeble provi ripari tiajn rompitajn ligilojn, ĉar ili ne mem ripariĝas, nur kiam iu uzanto trovas solvon. Ofte helpas malfidi ke iu roboto asertas "mi kontrolis kaj ne trovis arkivigon", ĉar kutime en la retejo archive.org tamen troveblas arkvigo, nur la roboto ne bone serĉis, sed ĉi tie vere ne estas arkivo en archive.org, en archive.is kaj ankaŭ ne en wikiwix.com, kion la franca vikio kutime uzas en tiaj kazoj. Mi tamen reserĉis la du francajn dekretojn, kiuj ekmankis en 2016, kaj riparos la ligilon. Sed mi volas alvoki ankaŭ ĉiujn aliajn, laŭeble fari same kaj provi ripari tiajn rompitajn ligilojn, aŭ se ne funkcias trovi arkivigon aŭ simple meti aktualiĝintan retadreson, juĝi ĉu eblas simple viŝi la rompitan ligilon, se ĝi ne estis tiom esenca por kompreno de la teksto: ĉiukaze en la formo de [rompita ligilo] la eks-ligilo ne multe helpas kaj simple estas senespera alvoko ke iu helpu ĉi tie... ThomasPusch (diskuto) 10:35, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Fuŝaj indikoj pri portaloj[redakti fonton]

Kaj plia peto: ĉi tie ekde dek jaroj estas indikoj pri laŭdire tri esperantlingvaj portaloj {{Portalo|Alĝerio|Francio|milita historio}}.

Sed la informoj estas tute misaj': portaloj pri "Alĝerio" kaj "milita historio" neniam verkiĝis kaj ankaŭ garantiite ne ekestos dum la sekvaj jaroj, ĉar portaloj estas ekstreme laborintensaj projektoj - ne eblas simple nur "anonci" tiajn ne-ekzistajn fantaziajn portalonomojn kaj atendi ke tuj troveblos alia esperantisto kiu dediĉos la sekvajn jarojn en tio starigi kaj vivteni la "petatan" portalon. Tiel ne funkciis dum dek jaroj ekde meto de la fuŝaj fantaziaj portalonomoj kaj tiel ankaŭ ne funkcios dum la sekvaj dek jaroj. Tial mi petas ĉiun, kiu vidas tian blokon kun pluraj portaloj, skeptike per unu kliko kontroli ĉu vere portalo troveblas sub la kesta fasado de "portaloanonco", kaj se ne estas iu ajn portalo tie, mi petas forigi la indikojn pri la neekzistaj portaloj.


Indiko de {{Portalo|Francio}} estas sincera, kaj ne trompa - eĉ se la portalo pri Francio eble jam de jaroj ne estas intense flegata kaj prizorgata, ĝi almenaŭ ekzistas.

ThomasPusch (diskuto) 10:56, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolo enhave[redakti fonton]

Mi kontribuas al la artikolo novan tekston pri Thomas Robert Bugeaud, kiu bone ilustras fruan fazon de perforto de la francaj koloniantoj kontraŭ la alĝeria loĝantaro en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, kaj krome mi forigis kelkajn tekstajn erarojn, kiuj ankoraŭ estas el la unua versio de Xian el 2013. Tamen restas tekstaj kapricoj - ekzemple estas ekstreme nekutime en Esperanto nomi grandan nombron "milcentoj" - la kutima vorto estas "centmiloj", ĉar la nombroj grandiĝas de centoj al miloj al dekmiloj al centmiloj. Kompreneble oni povas argumenti ke en matematiko la sumo de 500 x 1000 kaj de 1000 x 500 estas la sama, ambaŭ estas 500 000, sed laŭ la sama ideo oni la sumon de 92 laŭ franca modelo de quatre-vingt douze = 4x20+12 povus traduki al esperanta nombro "kvaroble-dudek-plus-dekdu" anstataŭ "naŭdek du", sed tio estus idiotaĵo: tamen estas normoj por skribado kaj vortumoj de esperantlingvaj nombroj, kiujn ne iuj aparte kapricaj lingvoinventuloj rajtas malatenti... Tio kompreneble nur estas unu eta ekzemplo de pluraj kapricoj, kiuj restas en la teksto (la eraron de milcentoj mi tuj ankoraŭ forigos). Tamen, bonas ke iu ekverkis pri tiu temo, kiu ekster norda Afriko kaj eble ekster Francio laŭ mia percepto ne estas vaste konata. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]