Thomas Robert Bugeaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Robert Bugeaud
Persona informo
Aliaj nomoj Maréchal B. d'Isly
Naskiĝo 15-an de oktobro 1784 (1784-10-15)
en Limoĝo
Morto 10-an de junio 1849 (1849-06-10) (64-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo ĥolero
Tombo volbo de registoj
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Léonie Bugeaud de la Piconnerie
Okupo
Okupo politikistoverkistooficiromilitisto
vdr

Thomas Robert Bugeaud, markizo de la Piconnerie, duko de Isly (n. la 15-an de oktobro 1784, m. la 10-an de junio 1849; "Isly" estas la franca nomo de uedo aŭ vadio, do sekiĝinta fluejo de rivero en dezerta regiono en nordorienta Maroko lime de Alĝerio, kie li gvidis kolonian batalon en 1844) estis marŝalo de Francio kaj ĝenerala guberniestro de la kolonia regno Franca Alĝerio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Limoĝo (Limoges resp. Limòtges), membro de nobela familio de Perigordo (Périgord resp. Peiregòrd) en Okcitanio), la plej juna el dek tri infanoj. Li forkuris de hejmo, kaj dum kelkaj jaroj vivis en la lando kiel agrikultura laboristo. En la aĝo de dudek jaroj li iĝis privata soldato en la imperia gvardio de Napoleono Bonaparte, kun kiu li partoprenis en la batalo de Austerlitz de la sekva jaro. Frue en 1806, li ricevis komisionon, kaj kiel dua leŭtenanto li deĵoris en la bataloj de Jena kaj Eylau, gajnante sian promocion al la rango de leŭtenanto ĉe la batalo de Pułtusk.

En 1808, li estis en la unua franca trupo kiu invadis Hispanion, kaj estis postenigita en Madrido dum la insurekcio de la 2-a de majo. Ĉe la dua sieĝo de Zaragozo de 1809, li gajnis plian promocion al la rango de kapitano, kaj en 1809–1810 trovis ŝancojn por gajni distingon sub Louis Gabriel Suchet en la orientaj bataloj de la Milito de Hispana Sendependiĝo, en kiu li altiĝis al la rango de majoro kaj la komando de plena regimento. Ĉe la unua restarigo (kiam oni forpelis Napoleonon el Francio) li fariĝis kolonelo, sed li realiĝis al la imperiestro Napoleono la 1-a de Francio dum la Cent Tagoj, kaj sub sia maljuna armea ĉefo Suchet distingiĝis en la milito en la Alpoj.

Julia monarkio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis la dek kvin jarojn post la falo de Napoleono sen dungado, revenante al agrikulturo kaj evoluigante sian hejman bienon de Perigordo. La Franca revolucio de 1830 remalfermis lian armean karieron kaj post mallonga permanenta ofico de regimenta komando li estis en 1831 promociita al generalbrigadisto (maréchal de camp, "batalkampa marŝalo"). En la sama jaro, li estis elektita al la malsupra ĉambro de la franca parlamento, la ĉambro de deputitoj, kie li montris sin kiel nefleksebla kontraŭulo de demokratio. En lia armea kapacito, li estis konata por sia severeco en subpremado de tumultoj. Lia konduto kiel prizonisto de la princino Karolino de la reĝlando de la du Sicilioj, dukino de Berio kondukis al duelo inter Bugeaud kaj la deputito Dulong en kiu ĉi-lasta estis mortigita (1834). Tiu afero kaj la peza subpremado de plia tumulto, eksponis Bugeaud al senĉesaj atakoj en la ĉambro kaj en la gazetaro, kvankam lia opinio estis serĉita fare de ĉiuj partioj en aferoj ligitaj kun agrikulturo kaj industria evoluo. Li estis reelektita en 1834, 1837 kaj 1839.

civiluloj sufokiĝas pro fumo en la kaverno de Dahra, metodo ordonita de Bugeaud

Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Kvankam li komence malaprobis la konkeron de Alĝerio, lia senŝanĝa sekvado al Ludoviko-Filipo, kiu de 1830 ĝis 1848 estis reĝo de Francio, alportis lin en interkonsenton kun la registaro. Li komencis kampanjon gajni la rapidan, kompletan kaj daŭrantan subigon de Alĝerio. Li gajnis sian unuan venkon la 7-an de julio 1836, faris brilan batalan kampanjon de ses-semajna daŭro, kaj revenis hejmen kun la rango de generalleŭtenanto. En la sekva jaro, li subskribis la traktaton de Tafna (la 30-an de majo 1837), kun Abdelkader, religia kaj milita estro kiu estris lukton kontraŭ la Franca kolonia invado. Tiu traktado kun Abdelkader, kvankam pravigita de la milita kaj politika situacio, kaŭzis atakojn kontraŭ li en la ĉambro de deputitoj, al kies refuto Bugeaud dediĉis sin en 1839.

Batalo de Isly, propaganda oleo-pentrado de Horace Vernet

Finfine, en 1840, li estis nomumita ĝenerala guberniestro de Franca Alĝerio, kaj frue en 1841 li metis en forton sian armean sistemon de flugaj kolonoj, polemika sed sukcesa taktiko konata kiel "razio" tiutempe.[1] Lia rapideco kaj energio forpelis la fortojn de Abdelkader de loko al loko, kaj la de li ordonitaj militkrimoj kontraŭ civiluloj pligrandigas lian fifamon inter la loka loĝantaro, dum la sindonemo al li de la francaj soldatoj firme sociigitaj en la armea hierarkio ebligis lin realigi ĉiujn porjektitajn planojn por sekurigi kaj stabiligi la francan kolonian pozicion en Alĝerio. La kolonia batalo de Isly, franca nomo de uedo aŭ vadio, do sekiĝinta fluejo de rivero en dezerta regiono en nordorienta Maroko lime de Alĝerio, en 1844 plifortigas lian renomon en la franca monarkio kaj alprtas al li la aldonan honorigan titolon duko de Isly.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Rid, Razio - Turnopunkto en Moderna Strategio (angle Razzia. A Turning point in Modern Strategy), en la serio Terorismo kaj Politika Perforto (angle Terrorism and Political Violence), volumo 21, verkaĵo 4, paĝoj 617-635, en la eldonejo Taylor kaj Francis, Londono