Diskuto:Trikmaŝino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen ankoraŭ novaj artikoloj pri William Lee kaj pri Élisabeth Rachel Félix - nun la artikolo estas sen ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 11:52, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Fakvortoj (ĉu trikilo aŭ nadlo?)[redakti fonton]

La artikolo estas tre interesa kaj prave ĝi estis taksita elstara.

Nur mi havas komenton pri fakvorto. Ĝis antaŭ malmultaj tagoj estis la vorto trikilo, kiu estas klare komprenebla kaj obeas la signifon de la sufikso "ilo" (trik-il-o, ilo por triki). Nun la sama aŭtoro ŝanĝis ĝin al nadlo, kiu, laŭ vortaro.net (PIV) estas "Pintoforma metala vergeto diversuza", ekzemple por kompasoj, gramofonoj ktp.

Kvankam mi konsentas ke la iloj uzataj de trikmaŝino estas malsimilaj de la iloj uzataj dum mantrikado, tio ne sufiĉas por uzi malsaman vorton. La "Kudra kaj Trika Terminara" menciita inter la fontoj (mi trovis interrete nur version de 1947) donas inter la iloj "kudrilo" por kudri kaj "trikilo" por triki, sed ne "nadlo". Ankaŭ R.Eichholz - Esperanta Bildvortaro (p.160), specife pri trikmaŝinoj, uzas nur "trikilo", "trikilaro" ktp.

Do mi proponas ke oni remetu la vorton "trikilo" anstataŭ "nadlo", kiel en tiu artikolo ĝis 12.02.2017. --Rdelre (diskuto) 15:27, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kara Redle, vi skribas, koncerne la artikolon Trikmaŝino, ke la fakvorto trikilo estus pli ĝusta anstatŭ nadlo. Mi ne konis la cititan bildvortaron kaj multe pensadis pri la ĝusta fakvorto. En la malnovaj Esperanto vortaroj (kiel ekz. la Kudra kaj trika terminaro) mankas la modernaj teknologioj kaj, ekzemple, triki aludas la mantrikadon. Konzekvence, por mi trkilo signifas la ilon de mantrikado. La maŝformantaj iloj de la trikmaŝinoj (ekzistas pli multaj, laborantaj kune kun por formi la maŝojn), inter ili la nadloj, estas pli komplikaj. Ĝustadire, la vorto trikiloj povus signifi la kolektivon de ĉiuj maŝformantaj iloj. (Por mantrikado ĉi tiu estas sole la nadlo.) — Do, mi ankoraŭ pensadas ĉu reŝanĝi la fakvorton.--Elkágyé (diskuto) 09:02, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kara Elkágyé, mi vidis ke vi multe laboris pri tiu artikolo kaj vi bone konas la temon; nur mi notis ke vi mem uzis la vorton "trikilo" ĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj mi dubas ke anstataŭi ĝin per "nadlo" estas korekta. Tamen, vi pravas kiam vi diras ke vi volas pensadi. Do, mi nur petas ke vi kontrolu denove; post la kontrolo, prefere, sciigu en la diskutpaĝo la kialon de via elekto (ĉu lasi nadlon aŭ reŝanĝi al trikilo). --Rdelre (diskuto) 10:47, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi decidiĝis: miaopinie nadlo estas la ĝusta termino (ankaŭ) en ĉi tiu kazo. Mi klarigas:

1) Kiel mi skribis pli supre, la maŝformantaj iloj de la trikmaŝinoj (ekzistas pli multaj, laborantaj kune kun por formi la maŝojn), inter ili la nadloj, estas pli komplikaj ol la simpla nadlo uzanta en mantrikado. Ĝustadire, la vorto trikiloj povus signifi la kolektivon de ĉiuj maŝformantaj iloj. (Por mantrikado ĉi tiu estas sole la nadlo.)

2) Ekzistas tekstilmaŝinoj, kiuj ne apartenas al la nociaro de la trikmaŝinoj sed uzas nadloj kiuj similas al la nadloj de la trikmaŝinoj (ĉi tiuj estas variaĵoj de la ŝovnadloj). Ili eatas uzatas ekz. en maŝinoj produktantaj la t.n. neteksaĵojn kaj ilia funkcio estas kombinaĵo de maŝformigo kaj kudrado, do ili estus krucaĵoj de "trikiloj" kaj "kudriloj". La ĝusta nomo por ili estas simple "nadloj".

3) La problemo similas ankaŭ en kazo de kudrilo. La kudromaŝinoj (ankaŭ la plej simplaj) bezonas pluajn ilojn por kudrado, ne sole la nadlon sed ankaŭ (kaj ĉefe) la kaptilon. Ili pretigas kune kun la stebon, do ili kune kun devus nomigataj "kudriloj", ne sole la nadlo. En kazo de mankudrado la nadlo sole estas sufiĉa, ĉi tie la nomo "kudrilo" estas unusenca, sed en kazo de la kudromaŝino — miaopinie — ĝi ne estas.

4) Kiam la unuaj vortoj kaj reguloj de la vortfarado de Esperanto estis origine kreataj, oni pensis pri la plej simplaj kazoj. Sed la tekniko evoluas, novaj kaj novaj teknikoj, teknologioj kaj metodoj kaj kune kun ili ankaŭ novaj komprenaĵoj, terminoj naskiĝas, malnovaj terminoj ricevas novajn signifojn. Ĉi tiu procezo estas observebla ankaŭ en la naturaj lingvoj. La terminaro de Esperanto devas sekvi ĉi tiujn ŝanĝojn. --Elkágyé (diskuto) 17:40, 20 feb. 2017 (UTC)[Respondi]