Élisabeth Rachel Félix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
portreto inter 1841 kaj 1845 fare de William Etty

Élisabeth Rachel FélixElizabeth Rachel Félix, ankaŭ literumata Élisa Rachel Félix kaj Élisabeth Félice Rachel, artiste kutime nur nomata RachelMademoiselle Rachel (naskiĝis la 21-an de februaro 1821 en Mumpf, Kantono Argovio, Svislando; mortis la 3-an de januaro 1858 en Le Cannet, departemento Alpes-Maritimes de suda Francio), estis franca-juda aktorino. Ŝi estis konsiderata unu el la plej elstaraj tragediaj aktorinoj de sia epoko, kaj inter alie estis idealo por Sarah Bernhardt.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ŝi naskiĝis en Svislando, ŝi ne havis svisan ŝtatanecon: la gepatroj estis migrantaj judaj artistoj kaj komercistoj. Rachel naskiĝis kiel dua plej aĝa filino de la familio, dum vojaĝo de Germanio al Francio, en gastejo. Origine la familio devenis el Alzaco kaj krom la franca lingvo ankaŭ parolis la germanan kaj la alemanan dialekton de la germana.

En 1827 la familio ekloĝis en Liono kaj tie havis malgrandan vendejon. Por kontribui al la familiaj enspezoj, Rachel kun la pli aĝa fratino Sarah kantis kanzonojn kaj recitis fablojn surstrate kaj pli poste en muzikaj kafejoj. La malgranda kaj delikata knabino impresis per nekutime klara kaj esprimoplena voĉo. Gvidanto de pariza altlernejo pri kantado konsciiĝis pri ŝia talento kaj instigis la familion translokiĝi al Parizo, kie ĝi trovis novan loĝejon en juda kvartalo. Per financa helpo de mecenatoj Rachel povis frekventi aktoran altlernejon kaj krom deklamado ankaŭ lernis legi kaj skribi.

Rachel Felix (litografio de Joseph Kriehuber, 1850)

Aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1837 ŝi unue en la teatro Théâtre du Gymnase Marie Bell surscenigis malsignifajn rolojn, sed teatrokritikistoj ekkonsciiĝis pri ŝia aktora talento. En 1838 ŝi debutis per ĉefa rolo en la renoma Comédie Française: ŝia brila kaj memfida interpreto de la rolo Camille en la tragedio Horace de Pierre Corneille dumnoke igis ŝin esti "nova stelulo en la pariza teatra ĉielo".

statuo pri ŝi en Berlino

Post pliaj grandaj sukcesoj en Parizo ŝi turneis tra la tuta Eŭropo kaj ĉie estis entuziasme celebrata. En Vieno ŝin akceptis la imperiestro, en Sankt-Peterburgo la caro. Ŝia aktorado en Londono antaŭ la reĝa familio en 1841 estis pinta socia evento. En 1852 la reĝo de Prusio okaze de ŝia aktorado en Berlino starigis statuon honore al ŝi sur la parka "pava insulo" en la lago Wannsee de la urbo. Kopioj de ŝia busto estis en la tuta Eŭropo venditaj kiel suveniroj. En Rusio vendiĝis parfumoj je ŝia nomo, kaj post ŝia morto en 1859 eĉ trikmaŝino ricevis ŝian nomon, ĉar ŝi popularigis la skarpojn fabrikitajn sur ĉi tiu maŝino.