Diskuto:Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mallongigo estas konata por rusoj kaj ne tutmonde. Mi proponas: Tutrusia Universitato de Kinematografio, aŭ simila. --Crosstor (diskuto) 06:21, 21 jun. 2022 (UTC)DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tiu proponita altermativo. DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 06:35, 24 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi rekomendas uzi ne la vortojn "universitato" aŭ "altlernejo", sed la vorton "instituto". Tio estas konforma al la nomo de la koncerna instituto en la origina lingvo (ruse Всероссийский государственный институт кинематографии) kaj tute ne postulas lingvan kompromison, ĉar la vikipedia artikolo Instituto jam en sia enkonduka alineo eksplicite agnoskas, ke tiaspecaj organizaĵoj povas nomiĝi institutoj. -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio Amike, -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la prepozicio "de" ne taŭgas, ĉar estas neniu rilato al poseso, kutime oni anstataŭgas ĝin per la prepozicio "pri". Kion pensas vi pri mia alternativa propono Tutrusia Ŝtata Instituto pri Kinematografio. Amike al la kunlaborantoj.--DidCORN (diskuto) 14:38, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara DidCORN kaj kolegoj,
Formulante mian proponon, mi ja pesis, ĉu eblas uzi la pli konkretan prepozicion "pri" anstataŭ la tre ĝenerala "de", kaj decidis ne fari tion, ĉar tio kreas alian, nedezirindan sencon. Post jardekoj da legado, aŭdado kaj sorbado de bonkvalita lingvaĵo, onin gvidas forta intuicia lingva sento pri tio, kio "sonas bone" kaj kio "sonas stumblige". Tamen mi penos iom pli klare eksplicitigi, kiaj faktoroj rolas en tio.
Oni ja nature uzas la prepozicion "pri" en la esprimoj "studo pri ĥemio", "disertaĵo pri historio de Volapuko" aŭ "Instituto pri arta historio", kiam estas klare, ke la prepozicio enkondukas temon.
Se la prepozicio enkondukas celon, oni kutime uzas la prepozicion "por": "Instituto por Oficialigo de Esperanto" aŭ "Instituto por Diskonigo de Spiritismo".
Kiam temas pri pli abstrakta senco, oni kutime uzas kunmetaĵon ("Esperanto-instituto"), apozicion ("Strato Zamenhof"), adjektivigon ("Lingva Komitato"), prepozicion "de" ("Akademio de Esperanto", "Instituto de la Araba Mondo", "Instituto de Francio") aŭ pli ol unu el tiuj elektoj ("Scienca Universitato Loránd Eötvös", "Akademio Internacia de la Sciencoj", "Akademio Literatura de Esperanto", "Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo", "Scienca Universitato Loránd Eötvös").
Kelkfoje oni efektive povas heziti, ĉu uzi "pri" aŭ "de" (kaj mi, preferas uzi pli konkretan "pri", se ĝi taŭgas), tamen en nia kazo temas pri kinematografio, kiun la reta PIV-2020 priskribas jene:
Tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por fotografe reprodukti la movojn, k eventuale la kolorojn k sonojn. ☞ kino. kinematografia. Rilata al kinematografio: kinematografia revuo, arto.
mi ne havas seriozan dubon: ne temas pri tio, ke en la koncerna instituto oni pristudas kinematografion kiel objekton de esplorado, sed oni lernas tie por iĝi praktikanta kinematografiisto. Por klare kontrastigi tian distingon: oni senhezite dirus, ekzemple, "Instituto pri historio de kinematografio"; tamen "Instituto de kinematografio" esprimas la intencitan sencon pli fidinde kaj pli taŭge.
Ĉu mi sukcesis riveli "la lingvan kuirejon" (la faktorojn, kiuj influas la elekton)?
Ĉu mi sukcesis konvinki vin?
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:52, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara, finfine vi konvinkis min, ĉar mi ne vidis ke temis pri lernejo de metodoj kaj procedoj, kiel ekzemple pri la Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (ESPCI), kie la prepozicio "de" uzatas. Dankon pri la klarigon de la nuancoj de nia ŝata lingvo.--DidCORN (diskuto) 13:03, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Crosstor (diskuto) 12:00, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]