Diskuto:Unua Esperanto-monumento de Linco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kontraŭas la kunigadon de ĉi tiu artikolo kun Esperanta statuo (Linco), ĉar ili estis du apartaj monumentoj. La unua monumento estis detruata. La nuna monumento estas aparta monumento, nur kreita laŭ la unua monumento. Ĝi ankaŭ staras en alia loko. —La komenton aldonis, sen subskribo, 81.10.140.176 (diskuto • kontribuoj) 20:25, 28 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, nekonatulo. Ĉu vi havas fonton por via aserto, prefere libron? --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 28 Feb. 2013 (UTC)
Saluton, nekonatulo :-) Mia fonto estas la membroj de la Esperanto-klubo de Linz. Tiu ĉi klubo iniciatis la unuan Esperanto monumenton de Linz. Kaj post la detruado de la unua monumento, tiu ĉi klubo iniciatis ke la urbo Linz denove kreis la duan monumenton laŭ la unua. Sed libron pri tiu ĉi, mi ne posedas. Sed mi dubas ke tia libro ekzistas.
Ĉu eble ekzistas gazetaj artikoloj pri ambaŭ monumentoj? Se jes, eble eĉ ja eblas ligi al iliaj retaj versioj. --Tlustulimu (diskuto) 22:16, 11 Mar. 2013 (UTC)
Kontraŭ kunigo: Mi tendence samopinias kun la nekonata unua skribinto: ĉar intertempe estas kaj nigra-blanka foto de la unua monumento de 1965 kaj en la vikimedia komunejo foto de la dua de 2006, bone eblas vidi ke ili vere ne identas, kaj ankaŭ videble ne staris en la sama loko - la unua ŝajne havis sian lokon en malgranda parko, borde de malgranda lago (la mapo en tiu ĉi artikolo supozeble montras la lokon de la nova monumento, pri loko de la malnova notiĝis "Das [...] Denkmal stand ursprünglich (1965-2001) im Rasen beim Geschäft TEXHAGES", "La [...] monumento origine staris (1965-2001) sur la gazono apud la butiko 'Texhages'"). Kompreneble vera foto de la unua statuo ĉi tie en Vikipedio ankoraŭ estus bonvena. Eble iu grupano povus "donaci" sian malnovan foton al vikipedio? Ne devas esti nigra-blanka foto de la inaŭguro en julio 1965 kun la festparolanta Ivo Lapenna - ankaŭ iu ajn alia foto ĝis la malkonstruo en 2001 estus same bonvena... ThomasPusch (diskuto) 12:54, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]