Diskuto:Usona Departemento de la Internaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj al Usona Departmento de la Internaĵo

Intertempe[redakti fonton]

Tiu artikolo ekestis en 2012, kaj en decembro 2017 la uzanto Flugkapitano (kiu forlasis vikipedion eĉ ne jaron poste) subite ŝangis ĝin de titolo "Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj" al "Usona Departmento de la Internaĵo". Tiu nova nomo laŭ mi estis malbonigo kaj estas problema laŭ pluraj dimensioj:

  1. En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do la vorto Usona departemento de la internaĵo (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa,
  1. kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio de la internajo aŭ pli bone laŭ la origina titolo "..pri enlandaj aferoj" estus ankoraŭ pli ĝusta titoligo.
  1. Tamen, la institucio estas ministerio pri internaj aferoj (kontraste al "eksteraj"), kaj en la vikipedia esperantlingva Kategorio:Ministerioj pri internaj aferoj ĝi ĝis nun tute mankas, ĉar eĉ la vikipediistoj ŝajne ne bone komprenas ke ĝi havas tiun signifon. Sed ankaŭ en la Kategorio:Ministroj pri internaj aferoj laŭ landoj la usona kategorio ĝis nun mankas, kvazaŭ Usono ne estus lando de la tero, sed kvazaŭ propra mondo. Tio ne ĝustas, kaj tial la alilingvaj vikipedioj ankaŭ havas usonajn kategoriojn en la superaj kategorioj Kategorio:Ministerioj pri internaj aferoj kaj Kategorio:Ministroj pri internaj aferoj laŭ landoj. Sume mi proponas, ke fine la artikolo kaj kategorio havu la nomon usona ministerio pri internaj aferoj, kaj la koncerna ministro ne havu mistradukitan profesion de "sekretario", sed la artikolo kaj kategorio havu la nomon usona ministro pri internaj aferoj - kiu ankaŭ bone kunordiĝus kaj ne elfalus el ĉiuj aliaj kategorioj de la Kategorio:Ministroj pri internaj aferoj laŭ landoj.

Mi nun ne volas el persona juĝo simple ŝanĝi la en pluraj rilatoj malĝustan titolon, kiel oni faris ĝis nun, kaj eĉ ne unufoje uzis la artikolan diskutpaĝon kiu ĝuste estas por tiu celo. Sed mi volas proponi ĝin por diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj - nur ke tiu paĝo nun tiom plenas, ke nepre unue necesas fini multajn aliajn diskutojn ol oni povas akcepti novajn. Tial mi provas kune kun aliaj uzantoj fini multajn preskaŭ forgesintajn diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj poste diskutigos tiun ĉi nomon de de artikoloj kaj kategorioj de la ministerio kaj ministro. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 14 dec. 2023 (UTC) ThomasPusch (diskuto) 13:30, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]