Diskuto:Vespertoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere en Eŭropo oni protektas tiajn bestojn? -- demandis, sen subskribo, uzanto Roberto je 01:21, 11 sep. 2004‎

Jes, bonŝance jes!!

Mi anstataŭigis la ŝajnan terminon "vektoro" per "transportanto", mi ne certas pri ĝusteco (fakte, nek pri malĝusteco) de tiu termino (laŭ mi "vektoro" estas nur matematikaĵo==segmento kun direkto). Se vi certas, bonvolu re-enmeti. -- estis la respondo, same sen subskribo, de aninimulo 62.131.140.230 je 12:52, 17 nov. 2005‎

Ĥiropteroj, kiropteroj aŭ vespertoj[redakti fonton]

Ĉiuj tri estas nomoj troveblaj en PIV por la ordo havanta la sciencan nomon Chiroptera. Hodiaŭ (12.feb.2007) estas artikoloj por ĉiuj tri en Vikipedio, stato kontraŭa al bonaj enciklopediaj principoj. Se estas tri samsignifaj kapvortoj, du devus simple redirekti al la tria. Sed kiu al kiuj? Sekvante PIV-on, la elekto estas klara: tie la ĉefa artikolo aperas sub "Kiropteroj", dum "Ĥiropteroj" simple redirektas al "Kiropteroj" kaj "Vesperto" donas kiel signifon: 1. kiroptero kaj 2. vespertiliono (genro de kiropteroj).
Laŭ tio mi nun unuigas la materialojn sub la kapvorto "Kiroptero" anstataŭigante tekston ĉe "Ĥiropteroj" kaj "vesperto" per redirektiloj.
Kanadano (Paul Hopkins) 12. Feb 2007

Tiel restis dum 16 jaroj, ĝis diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj ĉi-jare decidis ke la komuna teksto estonte pli bone estu sub la pli konata vorto vespertoj. Kompreneble la ago kunigi la tri praajn tekstetojn en unu teksto sendiskute daŭre konsideriĝas bona decido, kaj la komuna artikolo ankaŭ en tiuj 16 jaroj tre vastiĝis. Nur la ĉefa nomo ekde nun estos vespertoj. ThomasPusch (diskuto) 15:08, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]