Diskuto:Vikipedio en Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Mi estas la redaktoro de la pra-paĝo kiu nomiĝis "orgono" kiu ne plu ĉeestas en la enciklopedio. Mi demandas al mi ĉu mi eraras, ĉu tio estas vera, kaj en tiu kazo, kial tio estas vera ? Kore via : Chrisidangel@yahoo.fr

Simple kontrolu la artikolo daŭre ekzistas. Arno Lagrange 17:08, 16. Okt 2003 (UTC)

Kial devas ekzisti aparta artikolo pri la Esperanta Vikipedio, kiam ĉi tiu informo estas jam en la artikolo Vikipedio? Mi opinias ke ĉi tiu estu nur alidirektilo. Peep 16:36, 17. Jan 2006 (UTC)

Malfrua respondo: Ĉar temas pri artikolo pri la Esperantlingva Vikipedio ne nur en Esperanto, sed laŭ nuna stato en 70 lingvoj. Kaj almenaŭ intertempe la artikolo Vikipedio (Wikipedia) sufiĉe diferencas de tiu ĉi konkreta subpaĝo... en ĉiuj 70 lingvoj. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Estu interese vidi komparon kaj kvantan kaj kvalitan, prefere surbaze de vikidatumoj, kun simlaj Vikipedioj (de reguligitaj aŭ planitaj lingvoj) kiel tiuj de ekzemple Baza Angla aŭ interlingvao, aŭ kun lingvoj kiuj ne havas etnan popolon aŭ organizitan socion por subteni ilin. Sj1mor (diskuto) 10:56, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]