Diskuto:Who Framed Roger Rabbit

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiel kiel Kadrigo (sociaj sciencoj) estas klarigata en la koncerna artikolo, la filmtitola traduko "Kiu kadrigis Roĝeron la Kuniklon" estas misa. Pli ĝustus la traduko "trompis", eĉ se tio ne plu enhavas la ideon trompe malvastigi la liberan spacon, kvazaŭ peli viktimon en mallarĝigatan "kadron", ekzemple persekuti lin en senelirejan straton. Kompreneble la angla havas la rajton doni tute diversajn signifojn, sciencajn kaj slangajn, al ununura vorto, sed Esperanto, kiu laŭdezire estu laŭeble senambigua, ne havu. Tiel ne necesas laŭvorte esperantigi ĉiun esprimon de nacia lingvo - ankaŭ aliaj naciaj lingvoj ne perforte kreas tradukajn idiotismojn de la trompa senco de la slanga vorto framing, kiu nepre enhavu vorton "kadro" (=angle "frame"). Sume, "Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon" estas pli bona traduko. ThomasPusch (diskuto) 11:23, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Moldur (diskuto) 16:17, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]