Diskuto:Zaozhuang-a Universitato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Kion signifas la vorto "muo"? Amike --Tlustulimu 11:28, 14. Okt 2010 (UTC)

Bona demando, sed estas respondo: Laŭ reta vortaro ĉi-signife temas pri "Ĉina mezurunuo por kampaj surfacoj, egala al 1/15 de hektaro" [1]. Krome temas pri litero μ de la greka alfabeto, kaj pri mallongigo de la mezurunuo mikrono, do "milona milimetro, kutime skribita per greka litero μ" (PIV 1970: paĝo 695), sed tiuj du signifoj ĉi-tie klare ne celiĝas. Por eviti pluajn tiutemajn cerbumojn, mi rapide el tiu-ĉi respondeto trikos apartigan paĝon de titolo muo. ThomasPusch (diskuto) 20:07, 27 Mar. 2014 (UTC)

Plenda ŝablono[redakti fonton]

Mi forpenas la ŝablonon kiu plendas pri manko de bildo, de fontoj kaj de intervikiaj ligiloj, ĉar pene mi trovis ĉinlingvan artikolĝermon pri la temo (neniun alilingvan vikipediaĵon), ja estas bildo (nenio komparebla en la komunejo aŭ alie en vikipedio, do al la foto sen taŭga licenco mi donas la statuson de "justa uzo") kaj fontoj ĉi-kaze ne estas nepra kondiĉo ke la artikolo resto, kvankam ili kompreneble tre bonvenus. La aŭtoro bedaŭrinde ne indikis fontojn de siaj informoj, sed ili estas sobraj faktoj kun apartaj krominformoj pri la esperanto-movado, kaj nun ne estas ajna suspekto pridubi ilin. ThomasPusch (diskuto) 20:26, 27 Mar. 2014 (UTC)