Zaozhuang-a Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaozhuang-a Universitato
La internacia Esperanto-Muzeo
La internacia Esperanto-Muzeo
altlernejo • lernejo
moto 兼爱、尚贤、博物、戴行
Jianai, Shanĝian, Naturhistorio, Dai Xing
Informoj
fondodato 1971
Situo
Geografia situo 34° 49′ 4″ N, 117° 15′ 39″ O (mapo)34.817715117.260926Koordinatoj: 34° 49′ 4″ N, 117° 15′ 39″ O (mapo)
lando Popola Respubliko Ĉinio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Zaozhuang-a Universitato (Ĉinio)
Zaozhuang-a Universitato (Ĉinio)
DEC
Zaozhuang-a Universitato
Zaozhuang-a Universitato
Map
Zaozhuang-a Universitato
vdr
La centra konstruaĵo de la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio

Zaozhuang-a UniversitatoZaozhuanga Universitato en la sudo de la provinco Ŝandongo de Ĉinio kaj estas unika universitato kun kvarjara studado en urbo Zaozhuang. La universitato fondiĝis en 2004 sub la promeso de Ĉina Registaro surbaze de Zaozhuanga Normala kolegio, kiu fondiĝis en 1984.

La universitato okupas 1083 muojn da tero (72,2 hektaroj) kun konstruaĵoj de 300 000 kvadrataj metroj. 1,08 milionoj da libroj en la biblioteko servas al pli da 988 geoficistoj, geinstruistoj kaj gestudentoj, en la 14 fakultatoj kaj Internacia Instituto.

Nun la universitato funkciigas 34 bakalaŭrajn fakojn kaj 35 kolegiajn fakojn rilate al ĉina lingvo, fremdaj lingvoj, ekonomiko, fiziko, ĥemio, belarto, sportoscienco, turismo, komputiko, historio, muziko, elektronika komunikado, scienco de vivo, matematiko kaj aliaj. La universitato nove fondis Internacian Instituton, kies celo estas akceli internacian kunlaboron kaj interŝanĝon. Ankaŭ Esperanto estas parto de laboro de la instituto.

En Zaozhuanga Universitato estas kelkaj Esploraj Institutoj pri Mozio, Karbo-ĥemio, Lunan-kulturo, Transformiĝo kaj disvolviĝo de Urboj (urboplanado), reformado kaj disvolviĝo de Lunan-kamparo, antikva kulturo de Ĉinio kaj studado.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Zaozhuang-a Universitato funkcias Esperanto-lecionoj kaj Esperanto-Asocio por studentoj.

Ekde 2018 eblas studi Esperanton dum kvarjara studado por atingi la gradon de bakalaŭro.

Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang ([1]; filmeto sur Jutubo / YouTube) en la universitato, gvidata de s-ro Sun Ming-xiao, delegito de UEA en Zaozhuang. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].

Estraro de la universitato[redakti | redakti fonton]

  • Prof. d-ro habil. Cao Shengqiang

Prezidanto (rektoro) de la Zaozhuanga Universitato ([3])

  • Prof. d-ro habil. Xie Nong

Fak-Estro de la Oficejo por la eksterlandaj kontaktoj pere de Esperanto; esperantoxie@126.com

  • S-ro LinYong

Direktoro de la Oficejo de la Zaozhuanga Universitato

  • S-ro Liang Yukun

Fak-Estro de la Internacia Oficejo de la Zaozhuanga Universitato

Referencoj[redakti | redakti fonton]