Sun Ming-xiao
| Sun Ming-xiao | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1964 (62-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • ĉina |
| Ŝtataneco | Ĉinio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto |
SUN Ming-xiao (naskiĝis en 1964, Esperanta nomo: Semio) estas esperantisto kaj oficisto de Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio, kaj tie fondinto de la Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang.
Li lernis Esperanton en 1983. En 1987 li diplomitiĝis en Anhui-a Esperanto-Kolegio kaj fondis Zaozhuang-an Esperanto-Asocion en 1987 kun kelkaj lokaj esperantistoj; en 1996 li iĝis komitatano de ĈEL, kaj restas komitatano ĝis nun. En 2000 li fariĝis delegito de UEA en la urbo. De 2009 li instruas Esperanton en Zaozhuang-a Universitato, kaj li estas iniciatinto de Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang kunlabore kun ĈEL. La 31-an de majo en 2023 li forlasis lernigo donante lian lastan lecionon, li nun estas estraro de la muzeo de esperanto de la urbo kaj kontinuas traduki tekstojn al esperanto.

