Municipo Ādaži

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Ādaži)
Distrikto Ādaži
latve Ādažu novads
Distrikto
La buŝo de la Gauja
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E67 Rigo-Talino
Rivero Gauja
Ĉefurbo Ādaži
Areo 243 km² (24 300 ha)
Loĝantaro 21 134 (2021[1])
Denseco 86,97 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-011
Vikimedia Komunejo: Ādažu novads
Retpaĝo: adazi.lv

La distrikto > municipo Ādaži (latve Ādažu novads) estas distrikto en centra Latvio. Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2021. Tiam komunumoj Ādaži kaj Carnikava estis kunfanditaj. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, oriente kaj sude distrikto Ropaži, sude-okcidente ŝtata urbo Rigo, norde distrikto Saulkrasti, kaj okcidente Golfo de Rigo de Balta Maro. La centro de la distrikto situas en Ādaži.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en Marbordaj malalteco (Piejūras zemiene).

Gravaj riveroj: Gauja, Langa, Lilaste, Gauja-Baltezers kanalo.

La plej grandaj lagoj: Lielais Baltezers (6 km²), Mazais Baltezers (2 km²), Lilastes ezers (1,9 km²), Dzirnezers (1,7 km²).

Granda parto de la teritorio estas okupita per la teritorio de Ādaži rubodeponejo (Ādažu poligons). La rubodeponejo okupitas 66,52 km² kaj 150 konstruaĵoj en nordoriento de Ādaži paroĥo, kaj estas en la posedo de la Ministerio pri Defendo. La rubodeponejo estas en unu el la plej grandaj armeaj bazoj en Baltio.[2]

La plej signifaj protektitaj naturaj kaj historiaj objektoj: Marborda naturparko (Piejūras dabas parks), golfa plaĝo (19 km), iamaj sovetiaj armeaj konstruaĵoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Ādaži havas 21 134 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 86,97 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Loĝantaro (2020)
1. Ādaži Vilaĝo* 6796
2. Carnikava Vilaĝo 4440
3. Kadaga Vilaĝo 2195
4. Baltezers Vilaĝo 1393
5. Garciems Vilaĝo 1321
6. Gauja Vilaĝo 1130
7. Kalngale Vilaĝo 1019
8. Stapriņi Vilaĝo 516
  • Ekde 01.07.2022, vilaĝo Ādaži ricevos la statuson de urbo.

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Ādažu pagasts kaj Carnikavas pagasts.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Ādažu pagasts (12): Ādaži, Alderi, Āņi, Atari, Baltezers, Birznieki, Divezeri, Eimuri, Garkalne, Kadaga, Stapriņi, Iļķene.
  • Carnikavas pagasts (11): Carnikava, Eimuri, Garciems, Garupe, Gauja, Kalngale, Laveri, Lilaste, Mežciems, Mežgarciems, Siguļi.[2]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]