Distrikto Darna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 32° 30′ 0″ N 22° 40′ 0″ O / 32.50000 °N, 22.66667 °O / 32.50000; 22.66667 (mapo)

Distrikto Darna
درنة شعبيـة

district of Libya
Bazaj informoj
Ĉefurbo Darna
Loĝantaro 163 351 (stato de 2006)
ISO-kodo LY-DR
vdr

Darna, arabe درنة شعبيـة, latinliterigo laŭ DMG Darna, estas distrikto de Libio, en la nordoriento de la lando kaj en la historia regiono Cyrenaica. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Darna.

Geografio

Norde la distrikto Darna limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj aliaj libiaj distriktoj::

Historio

Ĝis la jaro 2007, la distrikto esence konsistis el la urbo Darna kaj ties proksima ĉirkaŭaĵo. Sed tiam ĝi kun la antaŭe najbara distrikto Al Kuba unuiĝis al la nuna distrikto Darna. En 2003 la pli malgranda, malnova distrikto havis 81 174 loĝantojn kaj areon de 4 908 km². Norde ankaŭ la eksa distrikto limis al la Mediteranea Maro, enlande ĝi limis al la eksa distrikto Al Kuba kaj sudoriente al la distrikto Al Butnan.