Distrikto Fonyód

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Distrikto Fonyód [fonjOd] (hungare Fonyódi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro laŭ Balatono en la norda parto de la departemento.

Distrikto Fonyód en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Fonyód, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 3 aliaj urboj, la ceteraj 17 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas645,44 km², kie loĝas 34 599 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri fremdultrafiko, agrikulturoj, (fruktoj, vitoj, legomoj) kaj bestobredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue „Distrikto Lengyeltóti” funkciis en tiu areo ĝis 1950, poste estis kreita la nuna distrikto. En 1974 la distrikto estis kuntirita al la Distrikto Siófok. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio