Szőlősgyörök
Aspekto
Szőlősgyörök [sOlOŝdjorok] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Lengyeltóti. Szőlő signifas: vinbero.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.71/17.6728
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 1220
- Poŝtkodo: 8692
- Telefonprefikso: 85
Situo
[redakti | redakti fonton]Szőlősgyörök situas sur ebenaĵo kaj rande sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Lengyeltóti troviĝas 6, Balatono kaj Balatonboglár po 10, Marcali 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1327 laŭ tiama ortografio "Gereg". En 1778 la vilaĝo akiris la rangon kampurbo. En 1848 la hungaroj tie venkis flankan armeon de aŭstroj-kroatoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, movbiblioteko, gastejo, vinodrinkejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1782
- romkatolika, parte romanika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Nia Sinjoro
- klasikisma unuetaĝa kastelo de Jankovich [jankoviĉ] kun parko de 1820, post 40 jaroj trakonstruiĝis