Distrikto Gali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Gali
Distrikto
Blazono
district of Abkhazia [+]

LandoAbĥazio

Koordinatoj43° N, 42° O (mapo)42.577241.6517Koordinatoj: 43° N, 42° O (mapo)
ĈefurboGali
- koordinatoj43° N, 42° O (mapo)42.577241.6517Koordinatoj: 43° N, 42° O (mapo) [+]
Areo1 003 km² (100 300 ha) [+]

Loĝantaro30 247 [+] (2015)
Denseco30,16 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroQ4362771
HorzonoUTC+03:00 [+]

Distrikto Gali (Tero)
Distrikto Gali (Tero)

Distrikto Gali (Kartvelio)
Distrikto Gali (Kartvelio)
DEC
Distrikto Gali
Distrikto Gali

Map
Distrikto Gali
Vikimedia Komunejo:  Gali District [+]
vdr
Ruĝkolore, la distrikto Gali ene de Abĥazio

La distrikto Gali (abĥaze Гал араион; kartvele გალის მუნიციპალიტეტი) estas distrikto de la parte agnoskata Respubliko Abĥazio. Ĝia ĉefurbo estas Gali. La distrikto estas malpli granda ol ĝia eponimo en la subdivido de Kartvelio, ĉar parto de ĝia iama teritorio nun estas parto de la distrikto Tkvarĉeli, formata de la abĥazaj aŭtoritatoj de fakto en 1995.

La distrikto Gali estis plejparte loĝata de mingrelanoj, kartvela etna subdivido, antaŭ la milito de Abĥazio. La plejmulto el la kartveloj forfuĝis de la distikto post la etnaj konfrontoj en 1993-1994 kaj poste en 1998. Inter 40 000 kaj 60 000 rifuĝintoj revenis al la distirkto Gali ekde 1998, inkluzive de la homoj kiuj transiras ĉiutage la limojn kaj tiuj kiuj migras laŭ la agrikulturaj sezonoj. La distrikto Gali estas la nura distrikto en Abĥazio kie la etnaj kartveloj estas la plejmulto.

La loĝantato de la distrikto estis 29 287, laŭ la censo de 2003 realigita en Abĥazio, pridubata de multaj internaciaj observantoj. Oni kalkulas ĝin je 45 mil en 2006, kvankam la abĥazaj aŭtoritatoj ŝuldiĝas al ĉirkaŭ 65 000 rifuĝintoj kiuj revenis. Kune kun la Valo Kodori, la distirkto Gali estas unu el la du veraj konfliktaj areoj dum la situacio estas relative trankvila en la cetero de Abĥazio. Ĝi estis batalkampo dum la abĥaza-kartvela konflikto de 1998.

En la pasinteco, la nuna distirkto Gali estis la landlimo inter la princlandoj Abĥazio kaj Samegrelo, la du feŭdaj regaĵoj disigitaj de la Kartvela reĝlando, kaj ofte ĝi havis malsamajn regantojn laŭ la ŝanĝiĝo de landlimoj de ĉi tiuj princlandoj dum la dinastiaj luktoj inter la klanoj Ŝervaŝidze kaj Dadiani.