Distrikto Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Turingio
administra sidejo: Hildburghausen
areo: 937 km²
enloĝantoj: 70.210 (fine de 2006)
aŭtokodo: HBN

La distrikto Hildburghausen situas en la pleja sudo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Hildburghausen.

Najbaras la eksterdistrikta urbo Suhl norde, la distriktoj Ilm nordoriente, Saalfeld-Rudolstadt (per mallarĝa komuna limo) oriente, Sonneberg oriente kaj sudoriente, Coburg (Bavario) sudoriente kaj sude, Haßberge (same Bavario) sude, Rhön-Grabfeld (ankaŭ Bavario) sudokcidente, kaj Schmalkalden-Meiningen okcidente.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)