Distrikto Lidzbark
| Distrikto Lidzbark | ||
| Pola nomo | powiat lidzbarski | |
|
| ||
| distrikto | ||
|---|---|---|
| Provinco | Varmio-Mazurio | |
| Ĉefurbo | Lidzbark Warmiński (germane Heilsberg) | |
| Kvanto de komunumoj: | ||
| urbaj | 1 | |
| urbo-kampaj | 1 | |
| kampaj | 3 | |
| Urbeco | 60 | |
| Areo | 924.42 km2 | |
| Loĝantaro | 38356 (en 2023) | |
| Loĝdenso | 41/km2 | |
| Aŭtokodo | NLI | |
| TERYT | 6.28.36.09.00.0 | |
| Estro | Jan Harhaj (ekde kiam?) | |
| Adreso de estraro | ul. Wyszyńskiego 37 | |
| Poŝtkodo de estraro | 11-100 | |
| Telefono de estraro | 89 767-30-22 | |
| Fakso de estraro | 89 767-55-92 | |
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiatlidzbarski.pl/ | |
La distrikto Lidzbark - pole powiat lidzbarski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Lidzbark Warmiński. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Heilsberg. Tiam ekzistis distrikto nomata Kreis Heilsberg, sed ĝiaj limoj ne identas al la nuna distrikto Lidzbark.
Fine de 2023 en la distrikto vivis 38 356 loĝantoj sur areo de 924,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Olsztyn, distrikto Ostróda, distrikto Elbląg, distrikto Braniewo kaj distrikto Bartoszyce.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Lidzbark Warmiński (germane Heilsberg) |
skema mapo de la distriktaj komunumoj |


