Distrikto Siemiatycze
Distrikto Siemiatycze | |||
Pola nomo | powiat siemiatycki | ||
| |||
Distrikto | |||
---|---|---|---|
Provinco | Podlaĥio | ||
Ĉefurbo | Siemiatycze | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | 1 | ||
kampaj | 7 | ||
Urbeco | 35,22 | ||
Areo | 1459,58 km2 | ||
Loĝantaro | 44 193 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 33,58/km2 | ||
Aŭtokodo | BSI | ||
TERYT | 3.20.26.10.00.0 | ||
Estro | Marek Bobel | ||
Adreso de estraro | ul. Legionów Piłsudskiego 3 | ||
Retpoŝto de estraro | powiat@siemiatycze.pl | ||
Poŝtkodo de estraro | 17-300 | ||
Telefono de estraro | 85 655-25-25 | ||
Fakso de estraro | 85 655-25-25 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.siemiatycze.pl | ||
Distrikto Siemiatycze - pole powiat siemiatycki - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Podlaĥio en Pollando, kreita en 1999 kadre de administracia reformo. Ĝia sidejo estas urbo Siemiatycze. Fine de 2019 en la distrikto vivis 44 193 loĝantoj. En la distrikta teritorio estas 5 turismaj markoj.
La areo troviĝas sude en Podlaĥia provinco. Ĝi interalie landlimas kun Belorusio, distrikto Hajnowski, distrikto Bielsk kaj distrikto Wysokomazowiecki. La suda limo, tra rivero Okcidenta Bugo, najbaras kun Lublinio (distrikto Bialski) kaj Mazovio (distrikto Łosicki, (distrikto Siedlecki, distrikto Sokołowski).
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la tria dispartigo de Pollando kaj Litovio tereno de la distrikto apartenis al Prusio. En 1807, post la paco de Tilsit, transiris al Rusio. Post 1918 la areo ektroviĝis en antaŭmilita vojevodio de Bjalistoko, kadre de distrikto Bielsk.
En la distrikto troviĝas du urboj: Siemiatycze kaj Drohiczyn. Lime de la distrikto loĝas konfesianoj de Ortodoksa Kristana Eklezio (ĉ. 30% de loĝantoj) kaj de belorusa nacieco. Laŭ popolnombrado - 17% en komunumo Nurzec-Stacja kaj 13% en komunumo Milejczyce.