Paco de Tilsit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la pactraktato de Tilsit ein la tiel nomata "sekreta ŝtata arkivo" de Prusio en Berlino
La Traktatoj de Tilsit: Napoleono kunside kun Aleksandro la 1-a de Rusio sur flosaĵo en la mezo de la rivero Neman.

La paco de Tilsit - germane Frieden von Tilsit, france Traité de Tilsit, ruse Тильзитский мир - de la 7-a kaj 9-a de julio 1807 estis traktato kiu finis la Kvaran Koalician Militon (1806–1807) inter la Reĝlando Prusio kaj la Rusia Imperio unuflanke kaj la Francia Imperio de Napoleono Bonaparte aliflanke. La rusia-francia pactraktato dividis orientan Eŭropon en francian kaj rusian interesosferojn, kaj la francia-prusia traktato malaltigis rangon de la Reĝlando Prusio de "mondpotenco" al statuso de nur "mezgranda potenco". La traktato havas sian nomon laŭ la historie germanlingva urbo Tilsit en Orienta Prusio, kiu post la jaro 1945 okupiĝis fare de Sovetunio kaj de tiam ricevis la nomon Sovetsk.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Traktatoj de Tilsit estis du interkonsentoj subskribitaj de Napoleono Bonaparte de la flanko de Francio en la urbo Tilsit en Julio 1807 kiel konsekvenco de lia venko ĉe Friedland. La unua estis subskribita la 7an de Julio, inter la caro Aleksandro la 1-a de Rusio kaj Napoleono Bonaparte de Francio, kiam ili kunvenis sur flosaĵo en la mezo de la rivero Neman. La dua estis subskribita kun Prusio la 9an de Julio. La traktatoj estis faritaj je la konto de la Prusia reĝo, kiu jam estis interkonsentinta al batalpaŭzo la 25an de Junio post la Grande Armée estis persekutinta lin ĝis la plej orienta pinto de la limo de sia regno. En Tilsit, li cedis ĉirkaŭ duonon el siaj antaŭmilitaj teritorioj.

El tiuj teritorioj, Napoleono estis kreinta Francajn filajn respublikojn, kiuj estis formaligitaj kaj agnoskitaj en Tilsit: nome la Reĝlando Vestfalio, la Varsovia Duklando kaj la Libera Urbo Danzig; la aliaj ceditaj teritorioj estis premiitaj al la jam ekzistantaj satelitaj ŝtatoj kaj al Rusio.

Napoleono ne nur cementis sian kontrolon de Centra Eŭropo sed ankaŭ tenis Rusion kaj la fortranĉitan Prusion kiel aliancanoj kun li kontraŭ siaj du restantaj malamikoj, nome Granda Britio kaj Svedio, kio okazigis la eksplodojn de la Rus-Angla kaj de la Finna Militoj. Tilsit ankaŭ liberigis Francajn fortojn por la Duoninsula Milito. Centra Eŭropo iĝis batalkampo denove en 1809, kiam Aŭstrio kaj Granda Britio frontis kontraŭ Francio en la Milito de la Kvina Koalicio. Post la fino de la Napoleonaj Militoj en 1815, la Kongreso de Vieno restaŭros multajn teritoriojn al Prusio.