Saltu al enhavo

Divinas palabras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Divinas palabras
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón del Valle-Inclán
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1919
vdr

Divinas palabras (Diecaj vortoj), subtitolita Tragicomedia de aldea (Vilaĝeta tragikomedio), estas unu de la teatraĵoj plej konataj de Ramón María del Valle-Inclán, publikigita en 1919.

Ĝi estas unu de la plej luditaj teatraĵoj de la galega aŭtoro, ĉar estis 38 aranĝoj en 18 landoj de Eŭropo, Ameriko kaj Azio, 13a el ili en nehispanaj lingvoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas ĉe la familio Gailo, tio estas, ĉe la familio de Pedro Gailo, nome loka sakristiano. Li estas edzo de Mari-Gaila kaj ambaŭ estas gepatroj de filino, nome Simoniña. La fratino de Pedro Gailo, nome Juana Reina, mortas, lasante orfo kaj senhelpa Laureaniño, hidrocefala kaj iel monstreca, kun kiu ŝi petis almozon de festo en festo por vivteni sin. Liaj familianoj nun kverelas por disponi el la filo hidrocefala kiel heredaĵo, ĉar konsideras lin valora enspezofonto, kaj ili uzas lin laŭvice de semajnoj. Tiukadre konkurencas la fratino de la mortinta, Marica, kaj Gailo. Dum Mari-Gaila plenumas rendevuon kun sia amanto, Séptimo Miau, grupo de lokanoj ebriigas la kompatindan hidrocefalulon ĝismorte, ĝuste kiam devas okazi la vicoŝanĝo de semajno al semajno. Tial ambaŭ familioj kverelas por eviti la kulpecon de la morto de la knabo kaj la ekonomiajn negativajn rezultojn. Tamen tiu tragedio estas malgravigita pro akuzoj de adolto al Mari-Gaila, kiu estas linĉita de lokanoj, dum ŝia edzo, kiel ekleziulo, nur diras latinajn religiajn vortojn, tio estas "diecaj vortoj".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La verko estis premierita la 16an de novembro 1933 en la Teatro Español de Madrido, reĝisorita de Cipriano Rivas Cherif kun Margarita Xirgú, Enrique Borrás kaj Amalia Sánchez Ariño en la ĉefaj roloj. Aliaj gravaj ludoj okazis en 1950 (Ingmar Bergman) en Stokholmo; en 1961 (José Tamayo) kun Nati Mistral, Manuel Dicenta, Milagros Leal, kaj Carlos Ballesteros; kaj reen en 1969 kun Mary Carrillo kaj Manuel kaj reen en 1998 con Kiti Manver, Pedro Mari Sánchez kaj Alicia Hermida.

En 1963 ĝi estis ludita en Meksiko fare de Juan Ibáñez kaj en 1964 en la Festivalo de Teatro de Nancy (Francio). En 1964 ĝi estis ludita en Bonaero, reĝisorita de Jorge Lavelli kun María Casares en la rolo de Mari Gaila.

Estis du kinversioj, nome la jenaj:

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Divinas palabras en la hispana Vikipedio.