Dj Tubet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dj Tubet
Persona informo
Naskonomo Mauro Tubetti
Aliaj nomoj Dj Tubet
Naskiĝo 19-an de aprilo 1982 (1982-04-19) (42-jaraĝa)
en Cividale del Friuli
Lingvoj italafriula
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo repisto
TTT
Retejo https://djtubet.com
vdr

Dj Tubet[1] (naskita la 19-an de aprilo 1982 en Cividale del Friuli) estas itala repisto[2] kiu kutime kantas en la friula[3] kaj la itala. Lia vera nomo estas Mauro Tubetti[4].

Lia muzika agado komenciĝis en 1998 kiel membro de la repgrupo DLH Posse[5].

En 2006 li estis unu el la membroj de la regea grupo R.esistence in dub kun kiu li gajnis la publikan premion ĉe la eŭropa festivalo Liet International en 2010[6].

Li estas unu el la plej rapidaj repistoj en Italio[7], en liberstilo li atingas 15 silabojn je sekundo[8].

Li estas unu el la pioniroj de Hip Hop Pedagogio kaj disvastigas tiun metodon en lernejoj kaj diversaj edukaj kuntekstoj[9].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. National Geographic 07/2012 paĝo 41, Michele Gravino “Altre voci d'Italia”
  2. Toni Padilla, Unico grande amore: Un viaje por Italia a través del fútbol, Panenka, 2023
  3. [1]
  4. [2]
  5. [3]
  6. [4]
  7. [5]
  8. [6]
  9. [7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]