Doksasta logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La doksasta logiko (de la antikva greka δόξα, doksa, "kredo") estas modala logiko kiu temas pri la rezonado pri la kredoj. Tipe, doksasta logiko uzas la esprimon por signifi "la rezonanto c krdas, ke p estas vera", kaj la aro referencas al kredaro de c.

Ekzistas kompleta paralelismo inter la rezonantoj kiuj kredas en propozicioj kaj la matematikaj sistemoj miuj pruvas propoziciojn. Uzante la doksastan logikon, oni povas esprimi la episteman ekvivalenton de la teoremo de la nekompleteco de Gödel, same kiel la teoremon de Löb, kaj aliajn metamatematikajn rezultojn.[1]

Oni atentas pri tre diversaj tipoj de rezonantoj, inter kiuj preciza, malpreciza, supozita, konsistanta, normala, pekuliara, regulara, refleksiva, stabila, nestabila, modesta, rara kaj timida.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smullyan, Raymond (1992). «XI: Self-Referential Systems». Godel's Incompleteness Theorems (en angla). Oxford University Press.